Monaĥinejo Säben
Monaĥinejo Säben (germane: Kloster Säben, itale: Monastero di Sabiona, ladine: Cunvënt de Jevun) troviĝas sur monteto en Klausen (Sudtirolo) funkciinte inter 1685/86 ĝis 2021. De 2024 animzorgantas surloke monaĥoj cisterciaj el Heiligenkreuz el Malsupra Aŭstrio. Surloke estis malfruromia setlejo kiuj baldaŭ fariĝis kristaniga centro; atesteblas ankaŭ vitejo.
Monaĥinejo Säben | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
abatejo religia komunumo ![]() | |||||
Lando | Italio ![]() | ||||
Situo | Klausen | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 46° 38′ 38″ N, 11° 34′ 1″ O (mapo)46.6438511.56701Koordinatoj: 46° 38′ 38″ N, 11° 34′ 1″ O (mapo) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | http://www.kloster-saeben-freunde.de/ | ||||

Historio
redaktiEn Säben staris katedralo por episkopujo (latine: Dioecesis Sebanensis[1]). La 13-an de septembro 901, reĝo Ludoviko la 4-a donacis al episkopo Zacharias la bienon Prichsna, el kiu poste estiĝus Brixen. Plej malfrue en 960 sub episkopo Richbert, la episkopa sidejo estis translokita tien. Poste Säben restis episkopa fortreso kaj nun ĝi estas titulara episkopujo. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj, la kastelo Säben estis sidejo de la juĝisto de Klausen kaj administra centro de la plej sudaj regionoj de la altranga Episkopujo Brixen. En 1535, incendio detruis la komplekson, pro kio la kastelo fariĝis neloĝata ruino.
Je la instigo de kanono, urba kaj hospitala pastro Matthias Jenner, en la jaro 1685 la unuaj monaĥinoj, tri fratinoj kaj du laikaj fratinoj, venis el la salcburga monaĥinejo Nonnberg por vivigi la monaĥejon de la Sankta Kruco sur Säben-monto, konstruotan el la ruinoj. La fondodokumento datita je la 21-a de novembro 1686 de la princ-episkopo Johann Franz Khuen von Belasi, kiu ankaŭ konsekris la monaĥejan preĝejon, konfirmas la starigon de la nova monaĥejo. En 1699 la monaĥejo estis altigita al abatejo kaj Maria Agnes Zeillerin fariĝis la unua priorino.
En 1974 la monaĥejo estis akceptita ene de la kongregacio de Beuron. La kontemplativaj benediktaninoj vivis en strikta klaŭzuro, dediĉis sin al la ĥora preĝado kaj hejma laboro, sed ankaŭ zorgis pri pilgrimantoj kaj akceptis gastojn en la gastdomo dum somero. De 1970 ĝis 1996, Marcellina Pustet, devenanta el Herstelle, gvidis la komunumon kiel la deka abatino. En 1996 Maria Ancilla Hohenegger estis konsekrita kiel la dekunua abatino de la monaĥejo.
En majo 2021 Hohenegger anoncis baldaŭan fermon pro manko de novaj interesatoj pri klostra vivo.[2] La lastaj tri frokulinoj transloĝiĝis en novembro 2021 al Mariengarten kaj Salcburgo.[3] Finfine la cistercianoj de Heiligenkreuz decidis ekanimzorgante je Säben sen krei priorejon tie. De septembro 2024 surloke loĝas patro Kosmas Thielmann.[4]
Konstruoj
redaktiLa ejoj konstruiĝis fine de la 17-a jarcento el ruinoj de mezepoka burgo. La modesta klostra kirkok estas verko de Giovanni Battista Delai el Scaria. Ĉirkaŭ 1890 okzazis tie alikonstruoj kaj eĉ etendigoj. Tre najbaras du aliaj sakralaj domoj, la preĝejoj Sankta Kruco kaj Nia kara Sinjorino.
Abatinoj
redakti- 1686–1715: Maria Agnes Zeiller
- 1715–1734: Maria Antonia Spergser
- 1734–1749: Agnes Thekla Zeiller
- 1749–1773: Maria Floriana Pezer
- 1773–1812: Maria Candida Mayr
- 1812–1882: priorinoj por po 3 jaroj
- 1882–1910: Ida Urthaler
- 1910–1921: Aloisia Steiner
- 1921–1940: Beatrix Kopp
- 1940–1969: Maria Magdalena Felderer
- 1970–1996: Marcellina Pustet
- 1996–2021: Maria Ancilla Hohenegger
Kuriozaĵoj
redaktiEn la munkena urbokvartalo Untergiesing-Harlaching oni nomis en 1906 la straton Säbener Straße kaj en 1923 la placon Säbener Platz. Ĝi konatas ankaŭ pro la fakto ke ĉi-adrese troviĝas la sidejo kaj la trejnejoj de la piedpilka klubo FC Bayern München.
Literaturo
redakti- Martin Bitschnau: "Säben". Ĉe: Oswald Trapp (eld.): Tiroler Burgenbuch. IV. Band: Eisacktal. Verlagsanstalt Athesia, Bozen 1977, p. 114–155
- Oda Hagemeyer: "Die Benediktinerinnenabtei Säben in Südtirol". Ĉe: Erbe und Auftrag, jark. 43 (1967), p. 493–498
- Sybille-Karin Moser (eld.): Säben. Tappeiner, Bozen 1992, ISBN 88-7073-139-1
- Elisabeth Mader: Die stille Kämpferin – Marcellina Pustet – die 10. Äbtissin von Säben, Athesia: Bozen 2019, ISBN 978-88-6839-355-7
- Fiorenzo Degaspen: Dem Himmel ganz nah – Die schönsten Wallfahrtsorte in Südtirol, Athesia Buch: Bozen 2022, S. 83–90
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ titularaj episkoplandoj katolikaj
- ↑ "Benediktinerinnen verlassen Kloster Säben" - ĉe: orf.at, 11.11.2021
- ↑ La lastajn monatojn de ili filme akompanis la sudtirolaninoj Evi Oberkofler kaj Edith Eisenstecken.
- ↑ "Ich fühle mich nicht allein" - ĉe: domradio.de, 6.9.2024