Monako en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Monako en la Olimpikoj ekde la jaro 1920 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en plaj multaj someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiuj de 1932, de 1956 kaj de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ekde la jaro 1984 en ĉiu evento estis monakaj partoprenantoj.

la teamo en la Vintra Olimpiko 2010
La olimpika flago
jen duafoje

La teamo ĝis la stato de 2021 ankoraŭ neniam gajnis olimpikan medalon. Kune kun Albanio, Andoro, Bosnio kaj Hercegovino kaj Malto, Monako estas unu el kvin nunaj eŭropaj partoprenantoj, kies teamoj ne gajnis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Monaka Olimpika Komitato, kiu jam fondiĝis en 1907, sed nur akcepiĝis de la Internacia Olimpika Komitato en 1953.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti