Monastiro (el la greka μοναστήριον; ruse монастырь; ukraine монастир; serbe kaj bulgare манастир) – termino markanta ortodoksan monaĥejon – komunan loĝejon de monaĥoj, loko por la monaĥa vivo. Dum la slavaj kaj kelkaj aliaj lingvoj uzas la vorton monastiro en kunteksto de ortodiksismo, la esprimoj de aliaj lingvoj (ekz. la angla monastery) estas uzataj por monaĥejoj de la orienta kaj la okcidenta eklezioj.

Monastiro Serba ortodoksa preĝejo ĉe sankta monto Athos Chilandar

Al la plej grandaj monastiroj oni diras lavro. Male al la malgranda monastiro oni diras skito. Pluaj malgrandaj monaĥaj loĝejoj estas: hisiĥastiriono, kalivo, kelijo.

Frunte de la monastiro staras igumeno (prioro) aŭ arĥimandrito (abato). Ĉiu monastiro havas sian konstitucion – internan ordon, tradicie nomatan tipikono.