La Moncerata iktero, Icterus oberi, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi estas mezgranda nigraflava ikteredo (de la sama familio kiel aliaj ikteroj, sturneloj, molotroj, kviskaloj kaj aliaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moncerata iktero
Moncerata iktero. Masklo ĉe la Zoo de Londono
Moncerata iktero. Masklo ĉe la Zoo de Londono
Ino ĉe la Frankfurta Bestoĝardeno, Germanio
Ino ĉe la Frankfurta Bestoĝardeno, Germanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. oberi'
Icterus oberi
(Lawrence, 1880)
Konserva statuso
CR
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas endemio en malgranda areo de la insulo de Moncerato en nordo de la insuloĉeno de la Malgrandaj Antiloj de Karibio, kaj estas la nacia birdo de tiu britia teritorio kaj la ununura birdendemio de la insulo kaj unu el la du plej endanĝerigitaj en la Malgrandaj Antiloj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo (estas pli arbara specio ol la relative proksima Martinika iktero ekzemple kaj aliaj samgenranoj), kaj estas klasata de BirdLife International kiel Draste Endanĝerita, kun nuna ĉirkaŭkalkulita populacio de nur inter 200 kaj 800 aŭ pli optimisme ĝis 5,000 en tre reduktita areo de ĉirkaŭ 10 km². Tiu iktero iam loĝis ĉefe en tri areoj: la bambua arbaro oriente de Galways Soufrière, la leoflankaj deklivoj de Chances Peak kaj la Centraj Montoj (ĉefe ĉe la areo de Runaway Ghaut). Multe de ties habitato estis detruita de senarbarigo, Uragano Hugo kaj la vulkana aktiveco inter 1995 kaj 1997. Temas pri tre populara birdo, kiun ĉiu martinikano konas kaj vidas en arto, paroloj ktp., sed kiun preskaŭ neniu vidis en la insulo. Ĉar la specio supervivis al uraganoj, vulkanoj kaj ĉiaj malfacilaĵoj, ĝi reprezentas por la insulanoj la reziston al malbonaĵoj.

Aspekto redakti

 
masklo, ilustraĵo de 1882

Tiu specio estas 20-22 cm longa. Nekonfuzebla en la moncerataj arbaroj, maskla plenkreskulo de Moncerata iktero estas tre nigraflava kombinaĵo, pli pura ol plej parto de la samgenranoj kaj ofte rimarkinde brila. La masklo havas nigrajn kapon, supran bruston, supraj partojn kaj la tutan voston, sen la kutima en la genro oranĝeca ŝultromakulo. La subaj partoj estas flavaj. La kruroj kaj beko estas grizecaj, kaj la suba makzelo tute hela kaj ne nur duone. Inoj estas iom pli senkoloraj (flavecverdecaj supre kaj flavecaj sube) sed same buntaj. Masklaj nematuruloj ŝajnas kvazaŭ eluzita ino ĝis la aŭtuno de sia dua jaro.

La voĉo estas multe pli prilaborita ol tiu de la samgenranoj kaj inkludas laŭtajn fajfojn kaj akran “chuuar”, subkanton kaj alarmojn por kiam homoj alproksimiĝas.

Kutimaro redakti

La dieto de tiu birdo konsistas ĉefe de insektoj kaj fruktoj. Ĉefe ortopteroj, kaj pli da insektoj kaj malpli da fruktoj ol ĉe aliaj samgenranoj.

La ino kutime demetas 2 punktecajn ovojn. Ŝajne ili atingas seksan maturecon post unu jaro. Tiu specio estas monogama, nekolonia kaj tre teritoriema dum la reprodukta sezono. Ili teksas nestojn sakoformajn kiel plej parto de la samgenranoj, sed la birdoj de la centra populacio uzas preskaŭ nur mezaĝajn foliojn de Heliconia caribbaea, por pendi siajn nestojn. Tiu planto tre kongrue estas la nacia planto de la insulo. Nesukcesaj paroj povas demeti ĝis 5 ovarojn en ĉiu reprodukta sezono (kiu kutime daŭras el marto al aŭgusto); sukcesaj nur ĝis 3. Ovaroj estas kutime de 2 aŭ 3 ovoj, kies kovadon faras nur la ino dum ĉirkaŭ 14 tagoj. La idoj manĝas nur senvertebrulojn dum ĉirkaŭ 13 tagoj. Post elnestiĝo gepatroj pluzorgas la idaron eĉ ĝis ĉirkaŭ tri monatojn sed foje la idoj estas forpelitaj post nur du semajnoj, se la paro klopodas novan ovaron. Paroj ĝenerale reuzas la saman teritorion por sinsekvaj jaroj, kvankam divorco estas nemalofta.

Ĉar temas pri tre malgranda populacio kaj tre observata de fakuloj, oni faris ringadon per koloraj plastaj ringoj, sed tio frenezigis studulojn ĝis kiam ili notis ke tiu specio kapablas forigi tiujn ringojn kaj de tiam oni uzas ringojn el aluminio.

La latina scienca nomo de tiu birdo rememoras la usonan naturaliston Frederick Albion Ober.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Dalsgaard, B, Hilton, GM, Gray, GAL, Aymer, L, Boatswain, J, Daley, J, Fenton, C, Martin, J, Martin, L, Murrain, P, Arendt, WJ, Gibbons, DW & Olesen, JM (2007). Impacts of a volcanic eruption on the forest bird community of Montserrat, Lesser Antilles. Ibis. doi: 10.1111/j.1474-919x.2006.00631.x.
  • Hilton, G.M., P.W. Atkinson, G.A.L. Gray, W.J. Arendt, & D.W. Gibbons (2003). Rapid decline of the volcanically threatened Montserrat Oriole. Biological Conservation 111; 79-89.
  • Arendt, W. J., Gibbons, D. W., Gray, G. A. L., 1999. Status of the volcanically threatened Montserrat Oriole Icterus oberi and other forest birds in Montserrat, West Indies. Bird Conservation International 9, 351-372.
  • Hilton, GM, Gray, GAL, Fergus, E, Sanders, SM, Gibbons, DW, Bloxam, Q, Clubbe, C and Ivie, M (eds) (2005). Species Action Plan for the Montserrat Oriole Icterus oberi. Department of Agriculture, Montserrat. ISBN 1 90193071