Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009

La Monda ĉampionado pri nordia skiado de FIS 2009 estis sporta evento pri nordia skiado, kiu okazis inter la 18-a de februaro kaj la 1-a de marto 2009 en Liberec en Ĉeĥio. Temis pri la kvara fojo kiam la ĉampionado okazis en aŭ ĈeĥioĈeĥoslovakio. Dum la antaŭaj fojoj ĝin gastigis Janské Lázně (1925) kaj Vysoké Tatry (en 1935 kaj 1970). La urbon oni elektis per la majoritato de 11 kontraŭ 4 en konkurenco de Oslo (Norvegio) dum la kongreso de FIS en Miami (Usono) la 3-an de junio 2004.

Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009
sporta sezono
Branĉoj • FIS Nordic World Ski Championships 2009 – women's sprint
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – men's sprint
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – men's 15 kilometre classical
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – men's 4 × 10 kilometre relay
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – men's 50 kilometre freestyle
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – men's 30 kilometre pursuit
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – women's 10 kilometre classical
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – women's 15 kilometre pursuit
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – men's team sprint
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – women's 4 × 5 kilometre relay
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – women's 30 kilometre freestyle
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – women's team sprint
• FIS Nordic World Ski Championships 2009 – women's individual normal hill vd
Lando Ĉeĥio
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La konkursoj okazis en la ĉirkaŭaĵo de Liberec, interalie en skicentro ĉe la monto Ještěd. La vizitantoj kaj la sportistoj loĝis en multaj hoteloj en Liberec kaj ĉirkaŭaĵo, inkluzive de la studenthejmo Harcov kiu sekve en julio de 2009 estis la kongresejo de la 65-a IJK en Liberec'.

Eksteraj ligiloj redakti