Monda Konsilio de Eklezioj

La Monda Konsilio de Eklezioj (angle World Council of Churches, france Conseil œcuménique des Églises, germane Ökumenische Rat der Kirchen),[1] hispane Consejo Mundial de Iglesias) fondiĝis la 23-an de aŭgusto 1948 kaj ekde tiam konsideriĝas la centra organizaĵo por la kristanisma ekumeno. Temas pri tutmonda ligo de momente 349 membraj eklezioj en pli ol 120 ŝtatoj sur ĉiuj kontinentoj de la tero.

Monda Konsilio de Eklezioj
internacia ne-registara organizaĵo • ekumena organizaĵo
Komenco 23-a de aŭgusto 1948 vd
Geografia situo CH1903: 498916 / 120652 (mapo)46.22976.12833Koordinatoj: 46° 13′ 47″ N, 6° 7′ 42″ O; CH1903: 498916 / 120652 (mapo)
Lando(j) internacia vd
Sidejo Le Grand-Saconnex
Monda Konsilio de Eklezioj (Kantono Ĝenevo)
Monda Konsilio de Eklezioj (Kantono Ĝenevo)
DEC
Monda Konsilio de Eklezioj
Monda Konsilio de Eklezioj
Lokigo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Map
Monda Konsilio de Eklezioj
Agareo

ekumenismo

Moto Une communauté mondiale de 350 Églises, en quête d'unité, de témoignage commun et de service chrétien
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Jerry Pillay vd
Membro de Campaign to Stop Killer Robots vd
Lingvoj

angla lingvo
germana lingvo
franca lingvo
hispana lingvo
rusa lingvo

Filioj Urban Rural Mission • Programme to Combat Racism • Ecumenical Accompaniment Programme in Palestine and Israel • Bossey Ecumenical Institute vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Organiza formo redakti

La organizaĵo konsistas el unuopaj eklezioj kaj unuiĝoj de pluraj eklezioj, kiuj konsentis pri la baza deklaracio de la konsilio, formale akceptiĝis kiel membroj kaj de tiam daŭrigis sian membrecon. Por membrostato ekzistas kaj teologiaj kaj organizaj antaŭkondiĉoj. [2]

La organizaĵo havas sian sidejon en Ĝenevo (Svislando). Decidoj de la konsilio kutime baziĝas sur konsento, do ne per simplaj voĉdonoj. Eblaj formoj de konsento estas

  • unuanima decido,
  • la plimulto aktive konsentas, dum la malplimulto kontentiĝas per tio, ke ampleksa kaj justa diskuto okazis, kaj ne protestas, aŭ
  • ekzistas konsento pri tio, ke ne povas esti akirita decido kaj ke ekzistas forte malsamaj opinioj pri la diskutata temo - la malsamaj opinioj fiksiĝas en la protokolo.

Membraj eklezioj redakti

Membroj estas la plej multaj grandaj kristanaj eklezioj de la ortodoksa, [Orientaj ortodoksaj eklezioj|orientortodoksa]], anglikana, prakatolika, luterana, reformita, unia kaj metodista tradicioj. [3].

Multaj el la malgrandaj evangeliismaj eklezioj, ankaŭ la plej multaj eklezioj el la Pentekosta Kristanismo ne estas membroj. Ankaŭ la Adventistoj ne membras, sed partoprenas kiel observantoj en la kunsidoj kaj konferencoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti