Monda Organizaĵo pri Komerco

Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK; konata plej ofte sub la angla nomo World Trade Organization, WTO) estas internacia organizaĵo grupiganta multajn ŝtatojn (149 en 2005) kaj celanta reguligi la internacian komercon laŭ la principoj de la libera komerco almenaŭ inter siaj membroj.

Monda Organizaĵo pri Komerco
Anglalingva logotipo de la MOK
Anglalingva logotipo de la MOK
Fondodato 1-a de juno 1995
Sidejo Ĝenevo
Estro Ngozi Okonjo-Iweala
Lingvoj Angla, Franca, Hispana
Retejo www.wto.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La MOK postsekvas la GATT-interkonsentojn komencitaj en 1948 kaj estis kreita je la 1-a de januaro 1995 laŭ la interkonsentoj de Marakeŝo (Maroko) post la negocadoj de la Urugvaja ciklo (1986 - 1994).[1] La organizo traktas reguligon de komerco inter partoprenantaj landoj disponigante kadron por negocado kaj formaligado de komercaj interkonsentoj kaj kompromisiga procezo direktita kontraŭ devigado de la sekvado de partoprenanto al WTO-interkonsentoj, kiuj estas subskribitaj fare de reprezentantoj de membro-registaroj[2] kaj esti ratifita fare de iliaj parlamentoj.[3] La plej multaj el la temoj kiuj la WTO enfokusigas venas de antaŭaj komercaj traktadoj, precipe de la Urugvaja Ciklo de (1986-1994).

La organizo provas kompletigi intertraktadojn sur la Doha Pintokunveno, kiu estis lanĉita en 2001 kun eksplicita fokuso al traktado de la bezonoj de evolulandoj. En junio 2012, la estonteco de la Doha Kunsido restis necerta: la labor-programo listigas 21 subjektojn en kiuj la origina templimo de 1a januaro 2005 estis sopirita, kaj la rondo daŭre estas nekompleta.[4] La konflikto inter libera komerco de industriaj varoj kaj servoj kun reteno de protektismo sur farmsubvencioj al hejma agrikultura sektoro (postuladita fare de industrilandoj) kaj la subkonstruado de la internacia liberaligo de justa komerco sur agrikulturaj produktoj (postuladitaj fare de evolulandoj) restas la plej gravaj malhelpoj. Tiuj punktoj de disputo malhelpis ajnan progreson por lanĉi novajn WTO-intertraktadojn preter la Doha Evoluo. Kiel rezulto de tiu blokiĝo, ekzistas kreskanta nombro da duflankaj liberkomercaj interkonsentoj subskribitaj.[5] En julio 2012, ekzistis diversaj intertraktadaj grupoj en la WTO-sistemo por la nuna agrikultura komerctraktado kiu estas en la stato de blokiĝo.[6]

Rimarkindaj eventoj estas la ministeriaj konferencoj kiaj en Seatlo en 1999 kaj en Kankuno okazinta de la 10-a ĝis la 14-a de septembro 2003. En Seatlo dum la ministeria konferenco okazis la unuaj gravaj manifestacioj de la alimondistoj, kiuj klopodas batali kontraŭ la ekonomia (liberalisma) koncepto de MOK.

La sidejo de MOK estas en Ĝenevo, Svislando. La antaŭa ĝenerala direktoro estas Pascal Lamy, kiu sekvis al Supaĉai Paniĉpakdi. Iama ĝeneraldirektoro de MOK estas Roberto Azevêdo,[7][8] kiu gvidis kunlaborantaron de pli ol 600 homoj en Ĝenevo, Svislando.[9] La nuna ĝenerala sekretario ekde 2021 estas Ngozi Okonjo-Iweala el Niĝerio.[10][11]. Ŝi ekprenis siajn funkciojn la 1-an de marto, 2021[12].

Komerca efektiviga interkonsento konata kiel la Balia Pakaĵo estis atingita fare de ĉiuj membroj la 7an de decembro 2013, la unua ampleksa interkonsento en la historio de la organizo.[13][14]

HistorioRedakti

 
La ekonomikistoj Harry White (maldekstre) kaj John Maynard Keynes ĉe la Konferenco de Bretton Woods. Amhaŭ estis estintaj fortaj defendantoj de centre-kontrolita internacia komerco kaj rekomendis la establadon de tri institucioj: nome la IMF (por fiskaj kaj monunuaj aferoj); la Monda Banko (por financaj kaj strukturaj aferoj); kaj la IKO (por internacia ekonomia kunlaborado).[15]

La antaŭulo de la WTO, nome la Ĝenerala Interkonsento pri Komercimpostoj kaj Komerco (GATT), estis establita post la Dua Mondmilito en la etoso de aliaj novaj plurflankaj institucioj dediĉitaj al internacia ekonomia kunlaboro - precipe la institucioj el Bretton Woods, konataj kiel la Monda Banko kaj la Internacia Monunua Fonduso. Komparebla internacia institucio por komerco, nomita la Internacia Komerco-Organizo estis sukcese negocita. La IKO devis esti specialiĝinta instanco de Unuiĝintaj Nacioj kaj traktus ne nur komercajn barojn sed aliajn temojn nerekte ligitajn al komerco, inkluzive de dungado, investado, restriktaj komercpraktikoj, kaj krudvaraj interkonsentoj. Sed la IKO-traktato ne estis aprobita fare de Usono kaj kelkaj aliaj subskribintoj kaj neniam iris en efikon.[16][17][18]

En la foresto de internacia organizo por komerco, la GATT tra la jaroj "transformus sin" en reale internacian organizon.[19]

Internaciaj kunsidojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco.

Okazis kunsidoj en Ĝenevo, Tokio, Urugvajo, Doho (Kataro) ktp.

Sep serioj de negocadoj okazis per GATT (1949 ĝis 1979). La unua reala serio de negocadoj per GATT (1947 ĝis 1960) koncentriĝis al klopodoj poste malpliigi doganojn. Poste la Rondo Kennedy meze de la 1960-aj jaroj enkondukis interkonsenton de GATT kontraŭdumpingan kaj sekcion pri disvolvigo. La Rondo Tokio dum la 1970-aj jaroj reprezis la unaun gravan klopodon fronti komercbarojn kiuj ne havu formon de tarifoj (doganoj), kaj plibonigi la sistemon, adoptante serion de interkonsentoj pri ne-tarifaj bariloj, kiuj foje interpretis ekzistantajn regulojn de GATT, kaj aliajn fojojn elrompis al tute nova agadgrundo. Ĉar ne ĉiuj membroj de GATT akceptis tiujn plurflankajn interkonsentojn, ili estis ofte neformale nomataj "kodoj". (La Urugvaja Rondo amendis kelkajn el tiuj kodoj kaj konvertis ilin en plurflankajn interkonsentojn akceptitajn de ĉiuj membroj de MOK. Nur kvar restis plurflankaj (tiuj pri registaraj aĉetoj, bovoviando, civila aviado, kaj laktoproduktoj), sed en 1997 membroj de la MOK interkonsentis fini la interkonsentojn pri bovoviando kaj laktoproduktoj, lasante nur du.[20]) Spite klopodoj meze de la 1950-aj kaj en 1960-aj jaroj por establi formon de institucia mekanismo por internacia komerco, la GATT plue funkcias por preskaŭ duono de jarcento kiel duon-instituciigita reĝimo de multflanka traktaro de provizora bazo.[21]

Urugvaja Rondo: 1986–1994Redakti

 
La oka rondo de GATT okazis en Punta del Este, Urugvajo.

Antaŭ la 40a jarreveno de GATT, ties membroj konkludis, ke la sistemo de GATT estis premita adaptiĝis al nova tutmondigita tutmonda ekonomio.[22][23] Reage al la problemoj identigitaj en la Ministeria Deklaro de 1982 (strukturaj mankoj, rezultaj efikoj de la politikoj de kelkaj landoj pri tutmonda komerco kiujn GATT ne povas administri ktp.), oni okazigis la okan serion de GATT — konata kiel Rondo de Urugvajo — kiu fakte okazis en Septembro 1986, en Punta del Este, Urugvajo.[22]

Ĝi estis la plej granda negocado pri komerco iam interkonsentita: la babilrondoj celis etendi la komercan sistemon en kelkajn novajn areojn, notinde komerco en servoj kaj intelektula proprecrajto, kaj por reformi komercon en la tiklaj sektoroj de agrikulturo kaj tekstila industrio; ĉiuj originaj decidoj de GATT trapasis reviziojn.[23] La Fina Protokolo konkludis la Urugvajan Rondon kaj oficiale la establado de la reĝimo de la MOK estis subskribita la 15an de Aprilo 1994, dum la ministeria pintokunsido okazinta en Marakeŝo, Maroko, kaj de tiam ĝi estis konata kiel Marakeŝa Interkonsento.[24]

La GATT ankoraŭ ekzistas kiel traktat-ombrelo por komerco de varoj, ĝisdatigita kiel rezulto de la negocadoj de la Urugvaja Rondo (oni faris distingon inter GATT 1994, la ĝisdatigitaj partoj de GATT, kaj GATT 1947, nome origina interkonsento kiu estas ankoraŭ la kerno de GATT 1994).[22] GATT 1994 jam ne pluas. Tamen, la nura laŭjure deviga interkonsentaro inkludita pere de la Fina Protokolo de Marakeŝo estas longa listo de ĉirkaŭ 60 interkonsentoj, aneksaĵoj, decidoj, kaj interkomprenoj, kiuj estis adoptitaj. La interkonsentoj estas klasitaj en ses ĉefaj partoj:

 
Panoramo de Marakeŝo, kie okazis la ministeria pintokunsido en 1994.

Laŭ terminoj de la principoj rilataj al la tarifa "plafonigo" (No. 3) de la MOK, la Urugvaja Rondo sukcese pliigis la engaĝigon al devigoj por kaj evoluintaj kaj evoluantaj landoj, kiel ĉe la procentoj de tarifoj kondiĉigitaj antaŭ kaj post la negicadoj de 1986–1994.[28]

Ministeriaj konferencojRedakti

 
La Ministeria Konferenco de 1998 de la MOK, en la Palaco de Nacioj (Ĝenevo, Svisio).

La plej alta decid-fara instanco de la MOK, la Ministeria Konferenco, kutime kunsidas ĉiun duan jaron.[29] Ĝi kunigas ĉiujn membrojn de la MOK, ĉiuj el kiuj estas landoj aŭ tarifunioj. La Ministeria Konferenco povas fari decidojn pri ĉiuj aferoj laŭ la multflankaj komercaj interkonsentoj. Kelkaj kunsidoj, kiel la Ministeria Konferenco de 1996 de la MOK en Singapuro kaj la Ministeria Konferenco de 2003 de Kankuno en 2003[30] inkludis polemikojn inter evoluintaj kaj evoluantaj ekonomioj referencataj kiel "Singapuraj aferoj" kiel la agrikulturaj subvencioj; dum aliaj kiel la Ministeria Konferenco de 1999 de Seattle rezultis en grandaj manifestacioj. La kvara Ministeria Konferenco en Doho en 2001 aprobis la eniron de Ĉinio en la MOK kaj lanĉis la Dohan Evoluigan Rondon, kiu estis suplementita de la sesa Ministeria Konferenco de 2005 (en Hongkongo) kiu interkonsentis laŭgrade retiri la subvenciojn al la agrikulturaj eksportadoj kaj adopti la iniciaton de la Eŭropa Unio nome "Ĉio escepte armiloj" por laŭgrade retiri la tarifojn por varoj el Malplej Evoluintaj Landoj. En la sesa Ministeria Konferenco de MOK de 2005 en December, MOK lanĉis la iniciaton "Helpo al Komerco" kiu temas specife pri la helpo al evoluantaj landoj en la komerco kiel inkludata en la oka celo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kiu temas por pliigo de la helpo al komerco kaj al la ekonomia kresko.[31]

La 12a Ministeria Konferenco (MK12) devis okazi en Nursultano, Kazaĥio, en Junio 2020 sed estis nuligita pro la pandemio de KOVIM-19.

Doha Rondo (Doha Agendo): 2001–nuntempeRedakti

 
En Doho, Kataro oni lanĉis la klopodon fari la tutmondiĝon pli inkluzivan kaj helpi la malriĉulojn de la mondo, partikulare forigante barierojn kaj subvenciojn de agrikulturo.

La MOK lanĉis la nuntempan rondon de negocado, nome Dohan Evoluigan Rondon, por la kvara ministeria konferenco en Doho, Kataro en Novembro 2001. Tio devis esti ambicia klopodo fari la tutmondiĝon pli inkluzivan kaj helpi la malriĉulojn de la mondo, partikulare forigante barierojn kaj subvenciojn de agrikulturo.[32] La dekomenca agendo enhavis kaj plian komercan liberaligon kaj novan regul-faradon, apogite de engaĝiĝoj por plifortigo de esenca helpo por evoluigi landojn.[33]

Progreso mildigis la diferencojn inter evoluiĝintaj landoj kaj gravaj evoluiĝantaj landoj pri aferoj kiel la industriaj tarifoj kaj la ne-tarifaj barieroj kontraŭ la komerco[34] partikulare kontraŭ kaj inter la EU kaj Usono pri iliaj reteno de la agrikulturaj subvencioj — viditaj por efektive funkcii kiel komercbarieroj. Ripetitaj klopodoj refari la konversaciojn rezultis malsukcesaj,[35] kvankam la adopto de la Balia Ministeria Deklaracio en 2013[36] enkondukis burokratiajn barierojn al komerco.[37]

La futuro de la Doha Rondo restis necerta: la laborprogramo listigas 21 aferojn en kiuj la origina limdato de 1a de Januaro 2005 estis perditaj, kaj la negocrondo restis nekompleta.[38] La konflikto inter la libera komerco de industriaj varoj kaj servoj sed reteno de protektismo en la agrikulturaj subvencioj por enlandaj agrikulturaj sektoroj (postulitaj de evoluiĝintaj landoj) kaj la substancigo de la justa komerco de agrikulturaj produktoj (postulita de evoluiĝintaj landoj) restas la plej gravaj barieroj. Tiu sakstrato malebligis lanĉi novajn negocadojn de la MOK post la Doha Evoluiga Rondo. Kiel rezulto, estis pliiĝanta nombro de plurflankaj interkonsentoj po libera komerco inter registaroj.[39] Je Julio 2012 estis variaj negocgrupoj en la sistemo de la MOK por la nuntempa sakstrato de la negocado por la agrikultura komerco.[40]

FunkciojRedakti

Inter la diversaj funkcioj de la WTO, tiuj estas rigarditaj fare de analizistoj kiel la plej gravaj:

  • Ĝi kontrolas la efektivigon, administradon kaj operaciadon de la kovritaj interkonsentoj..[41][42]
  • Ĝi disponigas forumon por intertraktadoj kaj por solvado de disputoj.[43][44]

Plie, ĝi estas la tasko de la WTO revizii kaj disvastigi la naciajn komercajn politikojn, kaj certigi la koherecon kaj travideblecon de komercaj politikoj tra gvatado en tutmonda ekonomia politikokreado.[42][44] Alia prioritato de la WTO estas la asistado de evoluigaj, malplej-evoluintaj kaj malriĉaj landoj en transiro por adapti al WTO-reguloj kaj disciplinoj tra teknika kunlaboro kaj trejnado.[42][44]

(i) La WTO devas faciligi la efektivigon, administradon kaj operaciadon kaj plue la celojn de tiu Interkonsento kaj de la Plurflankaj Komerco-Interkonsentoj, kaj ankaŭ devas disponigi la framlaboron por la efektivigo, administraciado kaj operaciado de la plurflankaj Komercinterkonsentoj.

(ii) La WTO devas disponigi la forumon por intertraktadoj inter ĝiaj membroj koncerne iliajn plurflankajn komercrilatojn en aferoj komercaj kun la Interkonsento pri la Alkonstruaĵoj al tiu Interkonsento.

(iii) La WTO devas administri la komprenon (interpretado) pri Reguloj kaj Proceduroj kiuj regas la Kompromison de Disputoj.

(iv) La WTO devas administri Mekanismon por Reviziado de la Komercaj Politikoj.

(v) Kun rigardo al atingado de pli granda kohereco en tutmonda ekonomia politikokreado, la WTO devas kunlabori, kiel konvene, kun la Internacia Monunua Fonduso (IMF) kaj kun la Internacia Banko por Rekonstruo kaj Evoluo (IBRD) kaj ĝiaj filiigitaj agentejoj.[45]

La supre kvin listitaj celoj estas la kromaj funkcioj de la Monda Organizaĵo pri Komerco. Laŭ tutmondiĝo disvastiĝas en la socio de hodiaŭ, la neceso de internacia organizo por administri la komercajn sistemojn gravegis. Laŭ la komerca volumo pliiĝas, temoj kiaj ekzemple protektismo, komercaj bariloj, subvencioj, malobservo de intelekta propraĵo ekestas pro la diferencoj en la komercreguloj de la diversaj landoj. La Monda Organizaĵo pri Komerco funkcias kiel la peranto inter la landoj kiam tiaj problemoj ekestas. WTO povus esti referita kiel la produkto de tutmondiĝo kaj ankaŭ kiel unu el la plej gravaj organizoj en la tutmondigita socio de hodiaŭ.

La WTO ankaŭ estas centro de ekonomika esplorado kaj analizo: regulaj taksoj de la tutmonda komercbildo en ĝiaj ĉiujaraj publikaĵoj kaj esploradraportoj en specifaj temoj estas produktitaj fare de la organizo.[46] Finfine, la WTO kunlaboras proksime kun la du aliaj komponentoj de la ekonomia modelo de Bretton Woods, nome la IMF kaj la Monda Banko.[43]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Timeline: World Trade Organization ĉe BBC News, 15a Februaro 2012
  2. Understanding the WTO Handbook ĉe WTO oficiala retejo. (Notu, ke la dokumentoj printite ne nombras kongrue kun la paĝoj ĉe la pdf.)
  3. Malanczuk, P., International Organisations and Space Law: World Trade Organization, Encyclopaedia Britannica, 442, paĝo 305, 1999, bibcode 1999ESASP.442..305M.
  4. Understanding the WTO: The Doha Agenda
  5. The Challenges to the World Trade Organization: It’s All About Legitimacy Arkivigite je 2013-05-02 per la retarkivo Wayback Machine THE BROOKINGS INSTITUTION, Policy Paper 2011-04
  6. GROUPS IN THE WTO Ĝisdatigita la 1an de julio 2013
  7. Bourcier, Nicolas, "Roberto Azevedo's WTO appointment gives Brazil a seat at the top table", 21a de Majo 2013. Kontrolita 2a de Septembro 2013.
  8. "Roberto Azevêdo takes over", WTO oficiala retejo, 1a de Septembro 2013. Kontrolita 2a de Septembro 2013.
  9. Overview of the WTO Secretariat. WTO oficiala retejo. Alirita 2a de Septembro 2013.
  10. (franclingve) La niĝeria Ngozi Okonjo-Iweala nomumita ĝenerala direktoro de la MOK (arkivo) ĉe Le Monde, 15-a de februaro 2021
  11. (franclingve) La luktado kontraŭ la KOVIM-19: la prioritato de la nova estro de la MOK Ngozi Okonjo-Iweala (arkivo), Le Monde, 16-a de februaro 2021
  12. (franclingve) Ngozi Okonjo-Iweala iĝas la unua ino estranta la MOK-on (arkivo), ĉe France 24, 15-a de februaro 2021
  13. Ninth WTO Ministerial Conference | WTO - MC9. Arkivita el la originalo je 2013-12-18. Alirita 2014-09-27.
  14. BBC News - WTO agrees global trade deal worth $1tn
  15. A.E. Eckes Jr., US Trade History, 73
    * A. Smithies, Reflections on the Work of Keynes, 578–601
    * N. Warren, Internet and Globalization, 193
  16. P. van den Bossche, The Law and Policy of the World Trade Organization, 80
  17. Palmeter-Mavroidis, Dispute Settlement, 2
  18. . The World Trade Organization: Background and Issues (PDF). Congressional Research Service (9a Majo 2007). Alirita 15a Aŭgusto 2008. Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  19. Oni planis, ke la GATT estu aplikita dum kelkaj jaroj ĝis la IKO ekvalidiĝos. Tamen, ĉar tio neniam okazis, la GATT laŭgrade iĝis fokuso por internacia registara kunlaborado pri komercaj aferoj kaj ekonomikisto Nicholas Halford superrigardis la plibonigon (aplikigon) de GATT al la politiko de membroj. (P. van den Bossche, The Law and Policy of the World Trade Organization, 81; J.H. Jackson, Managing the Trading System, 134).
  20. The GATT Years: from Havana to Marrakesh (el Retarkivo {{{1}}}), oficiala retejo de MOK
  21. Footer, M.E. Analysis of the World Trade Organization, 17.
  22. 22,0 22,1 22,2 P. Gallagher, The First Ten Years of the WTO, 4
  23. 23,0 23,1 The Uruguay Round (el Retarkivo {{{1}}}), Oficiala retejo de MOK
  24. Legal texts – Marrakesh agreement. WTO. Arkivita el la originalo je 25a de Majo 2010. Alirita 30a de Majo 2010.
  25. Inklude de GATT 1994 kaj de Komerc-rilata Investopolitiko (TRIMS)
  26. (Januaro 2004) “"Resolving Trade Disputes, the Mechanisms of GATT/WTO Dispute Resolution" de Daniel H. Erskine”, Santa Clara Journal of International Law 2 (1), p. 40. Alirita 3a de Aprilo 2016.. 
  27. Overview: a Navigational Guide (el Retarkivo {{{1}}}), WTO oficiala retejo. Por la kompleta listo de "The Uruguay Round Agreements", vidu WTO jurajn tekstojn (el Retarkivo {{{1}}}), WTO oficiala retejo, kaj Uruguay Round Agreements, Understandings, Decisions and Declarations (el Retarkivo {{{1}}}), WorldTradeLaw.net
  28. Principles of the Trading System Arkivita la 11an de Decembro 2004 en Wayback Machine, Oficiala retejo de la MOK. Alirita la 13an de Oktobro 2021.
  29. WTO | Ministerial conferences – Eighth WTO Ministerial Conference. Arkivita el la originalo je 13a de Septembro 2019. Alirita 28a de Januaro 2017.
  30. (4a de Aŭgusto 2006) “Five Years of China WTO Membership. EU and US Perspectives about China's Compliance with Transparency Commitments and the Transitional Review Mechanism”. 
  31. WTO | Ministerial conferences - Hong Kong 6th Ministerial. Alirita 2020-09-24.
  32. "In the twilight of Doha", 27a de Julio 2006, paĝo 65.
  33. European Commission The Doha Round (el Retarkivo {{{1}}})
  34. . World Trade Organization Negotiations: The Doha Development Agenda. Congressional Research Service (18a de Januaro 2008). Arkivita el la originalo je 27a de Septembro 2013. Alirita 26a de Julio 2008.
  35. Documents from the negotiating chairs, 21a de Aprilo 2011 (el Retarkivo {{{1}}}) en la oficiala retejo de MOK
  36. Bali Ministerial Declaration and decisions (el Retarkivo {{{1}}}) en la oficiala retejo de MOK. Alirita la 31an de Decembro 2013
  37. Walker, Andrew, "WTO agrees global trade deal worth $1tn", BBC News, 7a de Decembro 2013.
  38. WTO – Understanding the WTO – The Doha agenda. Arkivita el la originalo je 28a de Marto 2019. Alirita 28a de Marto 2019.
  39. The Challenges to the World Trade Organization: It's All About Legitimacy (el Retarkivo {{{1}}}) The Brookings Institution, Policy Paper 2011-04
  40. GROUPS IN THE WTO (el Retarkivo {{{1}}}) Ĝisdatigita la 1an de Julio 2013.
  41. Functions of the WTO, IISD
  42. 42,0 42,1 42,2 Main Functions, WTO oficiala retejo
  43. 43,0 43,1 A Bredimas, International Economic Law, II, 17
  44. 44,0 44,1 44,2 C. Deere, Decision-making in the WTO: Medieval or Up-to-Date?
  45. Sinha, Aparijita. [1]. "What are the functions and objectives of the WTO?". Konsultita la 13a de Aprilo, 2014.
  46. Economic research and analysis, WTO oficiala retejo

BibliografioRedakti

  • Gerhard Volz: Die Organisationen der Weltwirtschaft. Oldenbourg Verlag, München 2000, ISBN 3-486-24686-0.
  • Peter-Tobias Stoll, Frank Schorkopf: WTO – Welthandelsordnung und Welthandelsrecht. Carl Heymanns Verlag, Köln 2002, ISBN 3-452-24850-X.
  • Susan George: WTO: Demokratie statt Drakula. Für ein gerechtes Welthandelssystem. VSA-Verlag, Hamburg 2002, ISBN 3-87975-871-9.
  • Christiane A. Flemisch: Umfang der Berechtigungen und Verpflichtungen aus völkerrechtlichen Verträgen. Die Frage der unmittelbaren Anwendbarkeit, dargestellt am Beispiel des WTO-Übereinkommens. Verlag Peter Lang, Bern 2002, ISBN 3-631-39689-9.
  • Kai-Oliver Miederer: Der Beitritt zur Welthandelsorganisation und zur Europäischen Union – Ein Vergleich der angewandten Verfahren und Kriterien. Universität Bremen, Bremen 2002.
  • Michael Frein, Tobias Reichert: Verraten und Verkauft? Entwicklungsländer in der WTO. Evangelischer Entwicklungsdienst (EED), Bonn 2005, DNB 974274801.
  • Timm Ebner: Streitbeilegung im Welthandelsrecht – Maßnahmen zur Vermeidung von Jurisdiktionskonflikten. Mohr Siebeck, Tübingen 2005, ISBN 3-16-148731-1.
  • Johann Wagner: Direkte Steuern und Welthandelsrecht: Das Verbot ertragsteuerlicher Exportsubventionen im Recht der WTO. Nomos Verlag, Baden-Baden 2006, ISBN 3-8329-1804-3.
  • Simeon Held: Die Haftung der EG für die Verletzung von WTO-Recht. Mohr Siebeck, Tübingen 2006, ISBN 978-3-16-148842-9.
  • Ingo E. Niemann: Das Verhältnis zwischen WTO/TRIPS und WIPO. Geistiges Eigentum in konkurrierenden völkerrechtlichen Vertragsordnungen. Springer Verlag, Berlin 2007, ISBN 3-540-75348-6.
  • Franz Garnreiter: Die Entwicklungsländer im System von WTO und IWF: Konzerngetriebene Regulierung der Weltwirtschaft. ISW – Institut für sozial-ökologische Wirtschaftsforschung, München 2007, ISSN 1614-9270 (PDF).
  • Thomas Gerassimos Riedel: Rechtsbeziehungen zwischen dem Internationalen Währungsfonds und der Welthandelsorganisation: die Organisationen und ihre gegenseitigen Rechtsbeziehungen im Bereich des Handels und der Subventionen. Nomos, Baden-Baden 2008, ISBN 978-3-8329-3703-4.
  • Matthias Herdegen: Internationales Wirtschaftsrecht. 11. Auflage. Verlag C.H.Beck, München 2017, ISBN 3-406-70282-1.
  • Gabriel Felbermayr, Mario Larch, Yoto V. Yotov, Erdal Yalcin: The World Trade Organization at 25. Assessing the Economic Value of the Rules Based Global Trading System. Bertelsmann Stiftung, Gütersloh 2019 (PDF; angle).

Eksteraj ligilojRedakti

Registara retejo pri WTO

Amaskomunikilaj retejoj pri WTO

Neregistaraj retejoj pri WTO