Asocio Spiritisma Mondo

(Alidirektita el Monda Spiritisma Asocio)

Asocio Spiritisma Mondo - ASM (portugale "Associação Mundo Espírita - AME") estas faka neprofitocela Asocio fondita en Brazilo por nelimigita tempodaŭro la 15-an de decembro 1990. Laŭ ĝia statuto[1] la estraranoj ne ricevas honorarion. Ĝia sidejo estas en Braziljo, Brazilo kaj ĝiaj celoj estas:
a) diskonigi spiritismon ekster Brazilo per ĉiaj jure permesataj manieroj, precipe pere de spiritismaj libroj;
b) diskonigi Esperanton inter brazilaj spiritistoj.

Pri la nomo de la Asocio redakti

Kvankam en la Kongresa Libro de la 99a Universala Kongreso de Esperanto MSA aperas kiel Asocio Spiritisma Mondo (kiu cetere estas alia ebla traduko de ĝia nomo), tamen en Esperantujo ĝi estas konata pli ofte kiel Monda Spiritisma Asocio, laŭ tio, kion oni povas legi ekz. en la hungara gazeto Eventoj[2] kaj en la revuo Brazila Esperantisto[3]. En la menciita numero de Eventoj aperas mallonga anonco i.a. pri tio, ke MSA senpage disdonas librojn, kaj en la menciita numero de Brazila Esperantisto aperas sciigo pri elekto de nova estraro. En ambaŭ gazetoj, publikigitaj respektive en 1993 kaj 2001, la nomo de la Asocio estas Monda Spiritisma Asocio. Malgraŭ tio, por eviti konkuzon pri ĝia rolo internacia, la nomo Asocio Spiritisma Mondo estas konsiderata kiel la plej taŭga.[4]

Agado redakti

Sendo de libroj redakti


Kelkaj spiritismaj libroj senditaj de MSA al aliaj landoj estas tradukitaj al naciaj lingvoj. En la 90aj jaroj ekz. la Asocio sendis al Albanio ekzemplerojn de la libro La Kialo de l' Vivo. Bahri Peraj, albana esperantisto, tradukis ĝin al la albana. MSA eldonis ĝin (1000 ekzempleroj) kaj sendis al Albanio.[5] La enkondukon de La Libro de la Spiritoj tradukis bulgara esperantisto. Rilate la tradukon MSA agis same, kiel okaze de la traduko de La Kialo de l’ Vivo. La Asocio eldonis 1000 ekzemplerojn de la ‘’tradukita enkonduko’’ kaj sendis al Bulgario.[6]

Kontakto redakti

La Asocio ankoraŭ ne havas propran retejon. Tamen eblas kontakti ĝin per la retadreso kontakto.msa ĉe gmail.com

Kunlabor-servo redakti

Laŭ interkonsento MSA volonte kontaktas/vizitas enlande kaj eksterlande personojn, kiuj deziras:

  • Konatiĝi kun spiritismo;
  • Organizi kaj gvidi kursojn de spiritismo;
  • Okazigi prelegojn;
  • Okazigi renkontojn kun teoria-praktika programo;
  • Fondi spiritisman asocion;
  • Diskonigi spiritismon.

Aliaj servoj redakti


  • La Asocio senpage sendas perpoŝte materialojn (ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj) por diskonigo de spiritismo, ĉefe librojn kaj flugfoliojn, sed eventuale alispecajn, laŭ interkonsento.
  • MSA informas pri spiritismaj eventoj okazontaj en la mondo. Interesatoj kontaktu la Asocion.

Partnereco redakti

MSA volonte akceptas de membroj kaj nemembroj:

  • Mondonacon;
  • Librodonacon;
  • Alispecajn donacojn;
  • Kunlaboron.

Membriĝo redakti

Iu ajn persono povas membriĝi al ĝi sendepende de sekso, nacieco, religio aŭ raso. Ankoraŭ ne eblas rete membriĝi al MSA. Interesitoj kontaktu la Asocion.

Eldonaĵoj redakti

MSA eldonis kelkajn spiritismajn librojn tradukitajn el Esperanto en naciajn lingvojn. Ekzemple:

Partopreno en kongresoj redakti

La Asocio partoprenis la 99an Universalan Kongreson de Esperanto en Bonaero, Argentino. Tie MSA havis du prelegokazojn kaj ekhavis sian unuan alilandan kotizantan membron. En 2013 MSA partoprenis la 1an Mondan CONCAFRAS-PSE (prononci konkafras) en Tegucigalpo, Honduro, kaj la 2an en Manaus, Brazilo, en 2015, kadre de kiuj la Asocio aranĝis Esperanto-kurson por hispanlingvanoj kaj disdonis entute kvindek kolektojn de hispanlingvaj lerniloj de Esperanto (ĉiu kolekto enhavis spiritismajn librojn en Esperanto, unu diskon Esperanto Elektronike, glumarkojn, poŝtkartojn, Esperantajn gazetojn kaj la hispanlingvan gramatikon "Esperanto: un idioma para hacer amigos"[7]). Krome MSA disdonis okaze de ambaŭ menciitaj CONCAFRAS centojn da spiritismaj libroj en diversaj lingvoj al kongresanoj de pluraj landoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La portugallingva teksto de la statuto estas registrita per notaria akto de la 14a de Julio 2008 en Braziljo, Brazilo, kaj valida laŭ la brazila juro.
  2. N-ro 42, 2/novembro 1993
  3. Vidi revuon Brazila Esperantisto, 93a jaro, n-ro 314, feb. 2001, pĝ. 21
  4. Vidi la diskutpaĝon de la artikolo.
  5. Laŭ novaĵ-teksto de Spiritisma Jarlibro el 1997, pĝ. 179-180
  6. Laŭ novaĵ-teksto de Spiritisma Jarlibro el 1998, pĝ. 152-153
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-15. Alirita 2016-06-30.