Monda Tago de Intelekta Propraĵo

Monda Tago de Intelekta Propraĵo (en aliaj oficialaj lingvoj de UN: angle World Intellectual Property Day, arabe اليوم العالمي للملكية الفكرية, ‎hispane Día Mundial de la Propiedad Intelectual, ĉine 世界知识产权日, france Journée Mondiale de la Propriété Intellectuelle, ruse Международный день интеллектуальной собственности) estas festata ĉiujare la 26-an de aprilo ekde 2001.

Historio redakti

En septembro de 2000 jaro, la Ĝenerala Asembleo de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo establis la Mondan Tagon de Intelekta Propraĵo.

La Mondan Tagon de Intelekta Propraĵo estas festata ekde 2001. La dato de tiu ĉi internacia tago ne estis hazarde elektita. Ĝuste en tiu ĉi tago, la 26-an de aprilo 1970, ekvalidis la Internacia Konvencio, laŭ kiu estis establita la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo (MOIP), la specialigita oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri kreado kaj intelekta propraĵo (IP), kies agado ĉefe celas vastigi kaj disvolvi ekvilibran kaj alireblan internacian sistemon de intelekta propraĵo tra la mondo.

Ĉiujare, la Monda Tago de Intelekta Propraĵo estas dediĉita al iu temo. Dum la festotago oni organizas temajn aranĝojn, renkontiĝojn de kolegoj, kampanjojn, kiuj starigas al si la celon: atentigi la mondan komunumon pri la problemoj, kiujn la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo alfrontas en la solvado de siaj taskoj, atingi komprenon de la ĝenerala loĝantaro pri tio, kio estas IP, por montri kiel la sistemo de protektado de intelekta propraĵo kontribuas al la disvolviĝo de multaj areoj de progreso: de arto ĝis novigaj teknologioj. MOIP preparas afiŝojn, metas reklamojn en televido, informojn en aliaj amaskomunikiloj, provante kiel eble plej popularigi ĉi tiun daton kaj la celojn de la Internacia Tago de Intelekta Propraĵo».

Ekde la 1-a de oktobro 2020, la Ĝenerala Direktoro de MOIP estas civitano de Singapuro, S-ro Daren Tang. La Ĝenerala Direktoro de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo distribuas festan mesaĝon adresitan al siaj regionaj reprezentantoj, tempigita por koincidi kun la Monda Tago de Intelekta Propraĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti