Monda Tago de Purigo

Monda Tago de Purigo (angle World Cleanup Day) estas tutmonda programo de sociaj agadoj, kies celo estas solvi la problemon de poluo de la Tero per solida rubo, inkluzive la problemon de mara rubo. Monda Tago de Purigo ne estas politika afero, apartenas nek al iu regna aŭ internacia politika partio, nek al iu religia organizaĵo, nek al aparta ideologio.

Ekzemplo de tereno, puriginda dum Monda Tago de purigo

Monda Tago de Purigo okazas ĉiujare septembre. La unua Monda Tago de Purigo okazis en 15-a de septembro 2018, la sekva estis planita por 21-a de septembro 2019.[1]

Priskribo redakti

Monda Tago de Purigo okazas en septembro, tutmonde dum la sama diurno (laŭ loka horzono). Eblas, ke apartaj aranĝoj enkadre de Monda Tago de Purigo okazas en alia tago. Monda Tago de Purigo ne apartenas al iu politika partio aŭ alia organizaĵo, sed tiuj povas partopreni en ĝi kaj organizi apartajn aranĝojn. Dum aranĝoj de Monda Tago de Purigo volontuloj purigas sian ĉirkaŭan naturan medion de rubo.[2]

Ne ekzistas unu centro de Monda Tago de Purigo, estas reto de teamoj (plejparte ne-registaraj organizaĵoj), kiuj organizas aranĝojn en la tuta mondo. Unu el la plej gravaj organizantoj kaj iniciatantoj de Monda Tago de Purigo estas la movado Ni faru! (estone Teeme ära!, angle Let's do it!), kiu aperis en Estonio en 2008 kaj baldaŭ fariĝis tutmonda. En 2012 la movado lanĉis vicon de aranĝoj en la tuta mondo (“Monda Purigo 2012”), kiuj okazis ekde la 24-a de marto ĝis la 15-a de septembro. Oni povas rigardi Mondan Purigon 2012 kiel modelo de ĉiujara Monda Tago de Purigo.[2]

2018 redakti

La 15-an de septembro 2018 okazis la unua Monda Tago de Purigo. Ĝi daŭris (krom aranĝoj, okazintaj en aliaj tagoj, sed enkadre Monda Tago de Purigo) dum 36 horoj, komenciĝis en Nov-Zelando kaj finiĝis en Havajo. Ĝi okazis en 157 regnoj kaj en ĝi partoprenis 17,8 milionoj da homoj, kiuj kolektis 88500 tunojn da rubo.[2][3]

2019 redakti

Monda Tago de Purigo estis planita por 21-a de septembro 2019.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. World Cleanup Day 2019 action date announced (angle). Let's Do It Foundation (13a de decembro 2018).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Our Story (angle). la paĝaro de “Monda Tago de purigo”. Alirita 2019-04-19.
  3. Let's Do It! World statistics - people, tonnes, status (angle). Let's Do It. Alirita 2019-04-19.