Monda faktolibro de CIA

La Monda faktolibro de CIA (CIA World Factbook) (ISSN 1553-8133) estas oficiala eldonaĵo de la CIA de Usono, referenca rimedo, detale priskribante en almanaka stilo ĉiun landon en la mondo, laŭ geografia, demografia, politika, ekonomia vidpunktoj. Ĝi estis originale ĉiujara libro, sed la eldono de 2008 estis la laste papere presita fare de la CIA. Aliaj firmaoj - kiel ekzemple Skyhorse Publishing - daŭre presas papereldonon. La Monda faktolibro estas havebla en la formo de retejo, kiu estas parte ĝisdatigita ĉiujn du semajnojn. Ĝi ankaŭ estas havebla por elŝutu por uzo eksterreta. Ĝi disponigas duon- ĝis tripaĝan resumon pri la demografio, geografio, trafikinterligoj, registaro, ekonomio, kaj militistaro de 266 landoj agnoskitaj de Usono, dependencaĵoj, kaj aliaj areoj en la mondo.

The World Factbook

emblemo

serio de verkoj • ĉiujara periodaĵo • scienca gazeto
Aŭtoroj
Aŭtoro CIA
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Loko Vaŝingtono
Eldonejo CIA
Ĝenro referencverkoalmanako
vdr
"Book of Facts" retejo kiel vidita en februaro 2005

CIA World Factbook estas preparita fare de la CIA por la uzo de usona registaroficistoj, kaj ĝia stilo, formato, priraportadon kaj enhavo estas unuavice antaŭpensita por kontentigi iliajn postulojn. Tamen, ĝi estas ofte utiligita kiel rimedo por studentaj esplorartikoloj. Kiel laboro de la usona registaro, ĝi estas en la publika domeno. Tial, plurloke en vikipedio aperas mapoj aŭ aliaj grafikaĵoj kies origino estas la Monda Faktolibro.

Kritikoj redakti

En ĝiaj eldonoj foje estis iuj evidentaj eraroj, parte ridindaj, ekzemple, jam aperis en ĝi pri Brazilo ke en tiu lando oni parolas la francan, la anglan kaj la hispanan, sed fakte oni oficiale instruas tiujn lingvojn kiel fremdajn lingvojn en lernejoj. Sekve, franca, angla kaj hispana estas fremdaj lingvoj oficialaj por ekzamenoj, ne oficialaj lingvoj de la lando. Alie, pri Brazilo, la Monda faktolibro de CIA jam diris ke estas tie armata gerila grupo nomata Polícia Federal kiu kontrolas la landlimojn. Evidente Polícia Federal estas Federacia Polico ne terorisma grupo, kaj evidente federacia (t. e. nacia) polico kontrolu landlimojn.

Malgraŭ tiaj eraroj, tamen ankaŭ estas multaj utilaj informoj, kaj laŭdindas ke ĉiuj tekstoj kaj ankaŭ grafikaĵoj povas esti libere kopiitaj.

Eksteraj ligiloj redakti