Mondkoncepto

(Alidirektita el Mondorigardo)

Mondkoncepto, mondorigardomondbildo (en la germana Weltanschauung[1], en la angla worldview, hispane Cosmovisión. japane 世界観) estas relative daŭra grupo de opinioj temantaj pri ĉirkaŭa mondo, inspirintaj diversajn sferojn de kulturo, ĉefe scienco, arto, religio kaj filozofio.

Religiaj praktikoj proksime ligos al la mondkoncepto de religio.

La mondokoncepto ĉefe diferencas civilizojn unujn disde aliaj. Laŭlonge de la historio la mondokonceptoj variis ĉefe pro influo de la progresoj en scienco.

Trajtoj redakti

Dum la belga filozofo Leo Apostel kaj liaj sekvantoj asertas, ke individuoj povas konstrui mondkoncepton, aliaj verkistoj rigardas mondkoncepton kiel ion, kio funkcias je komunuma nivelo aŭ senkonscie. Ekzemple, se ies mondkoncepto estas determinata de ties lingvo, laŭ la hipotezo Sapir-Whorf, oni devus lerni aŭ elpensi novan lingvon por konstrui novan mondkoncepton.

Laŭ la Leo Apostel, mondkoncepto estas ontologio, aŭ priskriba modelo de la mondo. Ĝi devas konsisti el jenaj ses elementoj:

  1. Klarigo de la mondo
  2. Estonta scienco, kiu respondas la demandon, "Kien ni iras?"
  3. Valoroj kaj respondoj al etikaj demandoj: "Kion ni faru?"
  4. Metodaro aŭ agoteorio: "Kiel ni atingu niajn celojn?"
  5. Teorio de scio : "Kio estas vera kaj malvera?"
  6. Etiologio: kunmetita mondkoncepto devas reflekti siajn proprajn "konstruelementojn"

Klasifiko de kulturaj mondkonceptoj redakti

Roland Muller sugestis, ke el ĉiuj kulturoj tra la mondo la kultura mondkoncepto povas esti dividita en tri apartajn mondkonceptojn (kulpeco-senkupeco, honoro-malhonoro, timo-maltimo)[2]

Lingva mondkoncepto redakti

La kreinto de la ideo, ke lingvo kaj mondkoncepto estas neapartigeblaj, estas la prusa filologo Wilhelm von Humboldt (1767-1835). Von Humboldt argumentis, ke lingvo estas parto de la kreiva aventuro de la homaro. Kulturaj kaj lingvaj komunumoj disvolviĝas samtempe kaj ne povas disvolvi unu sen la alia. Kontraste al lingva determinismo, kiu rigardas lingvon kiel limon, kadron aŭ malliberejon, Humboldt diris, ke parolado estas eneca kaj implicite kreema. Homoj okupas sian lokon en parolado kaj daŭre ŝanĝas lingvon kaj pensadon per siaj kreivaj konversacioj.

En la studo 'Lingva mondkoncepto en plurlingvaj grupoj kiel indikilo de la disvolviĝo de kolektiva identeco - la kazo de Esperanto', Ida Stria venas al la konkludo ke 'la lingva mondkoncepto estas lingva interpretado de la realeco kaj ke ĝi estis kreita en komunika komunumo nedisigebla de sia kulturo. La tasko de la etnolingvistiko estas rekonstrui ne nur rigardojn pri la mondo, sed ankaŭ de ĝia socia identeco. Esperantistoj estas sendube plurlingva, libervola diasporo. Montrante ke esperantistoj povas fidi je etnolingvaj datumoj por la statuso de stabila lingva komunumo, pri la serĉado de homogena kultura mondkoncepto, kiu asertas sian komunuman identecon. En tiu studo, du pilotaj studoj estas prezentitaj, kiuj sugestas ke aktivaj esperantistoj prezentas koheran mondkoncepton[3].

Referencoj redakti

  1. Interreta Etimologia Vortaro Arkivigite je 2015-12-05 per la retarkivo Wayback Machine, Etymonline.com
  2. (en) Muller, Roland (2001). Honor and Shame (Honoro kaj Honto), Xlibris; 1-a eldono. ISBN 0738843164.
  3. (en, resumo en pl) Ida Stria, Linguistic worldview in multilingual groups as an indicator of developing a communal identity: The case of Esperanto, Etnolingwistyka, 2018, Universistato de Varsovio, ORCID: 0000-0002-7715-0758, academia.edu

Vidu ankaŭ redakti