Mondpaca Esperantista Movado

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mondpaca Esperantista Movado, mallonge MEM estas Esperanto-asocio fondita en 1953 en la Aŭstria urbo St. Pölten, precipe pro iniciato de la ĉeĥa esperantisto Rudolf Burda. Ĝia celo estas "utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj". Ĝia organo estas revuo PACO.

Flikaĵo de MEM okaze de la Internacia jaro de paco 1986

Ek de 1959 ĝis 1963 vicprezidanto de MEM estis Eŭgeno Bokarev.

Ekde 1983 MEM kunlaboras kun UEA.

Dum la malvarma milito MEM ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.

Interesaĵoj redakti

Honora prezidanto de UEA Harry Holmes estis oponinto de kontraŭusona kampanjo de Mondpaca Esperantista Movado planita por UK en Tokio.

  Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj