Malfermi la ĉefan menuon

Monero

malgranda metala peco uzata kiel mono
1,00 € Portugala, eŭra monero
Monero de 25 steloj

Monero estas peco de dura materialo (kutime metalo), uzata kiel mono. Ĝi kutime estas diskforma kaj havas du partojn: la antaŭflankon kaj la dorsflankon.

Kutime, moneroj havas malaltan valoron kaj monbiletoj havas pli altan valoron. Iam la materiala valoro de moneroj pli-malpli respondis al ilia nominala valoro, sed inflacio fiaskigas tiun principon; necesas uzi materialon malpli valoran. Por tamen malhelpi monfalsadon oni ĉe iom valoraj moneroj ofte uzas kombinojn el du malsamkoloraj metaloj.

Monero estas ankaŭ anonima kriptografia valuto. [1]

Porokazaj moneroj estas moneroj eldonitaj por rememorigi iun partikularan okazon kaj enhavantaj desegnon diferencan el la kutima kun referenco al la okazo pro kiu ili estas eldonitaj. Multaj moneroj de tiu kategorio utilas nur kiel kolektaĵoj, kvankam kelkaj landoj eldonas ankaŭ porokazajn monerojn por regula cirkulado.

HistorioRedakti

La unuaj moneroj estis stampitaj de reĝo Krezo de Lidio, kie or-produktejoj estis trovitaj en rivero Paktolos.

La monpregado komenciĝis en ĉirkaŭ 650 a.K., Herodoto citas la grekan poeton Xenophanes (el la 6-a jarcento), laŭ kiu la unuajn arĝentajn kaj orajn monerojn faris la lidoj, dum la unuaj lidaj moneroj estis pretigitaj el elektrumo, alojo de arĝento kaj oro. La grekoj nomis tion „blanka oro”. Tiu monero similis al fazeolo, estis malgranda kaj dika. Sur la averso estas videbla leona kaj taŭra kapo. Pli poste oni uzis nur arĝenton aŭ oron.

La plej malnovaj grekaj moneroj estis pregitaj el arĝento de insulo Aigina. La averso surfiguris testudon, la reverso entenis kvadraton (7-a jc. a.K). Multfoje aperis sur la averso kapo de persono, protekta dio de la urbo. Fine de la 5-a jarcento aperis la bronzaj moneroj, kiuj anstataŭigis la etajn arĝentajn obolosojn kaj aliajn monerojn.

Aleksandro la Granda unuecigis la tipon kaj pezon de la moneroj. En la romia imperio funkciis ekde post 64 p.K. nur unu monpregejo en Romo.

ErojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri monero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     El lia mano ĉiu monero elglitas. 
  •  
     Montru moneron, ĉio fariĝos. 
  •  
     Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono. 

ReferencojRedakti