Monerstampejo en Jáchymov

La Monerstampejo en Jáchymov estis ankaŭ nomata reĝa monfarejo (ĉeĥe: Královská mincovna, germane: Königliche Münze) en Jáchymov, (esperante: Sankta Joakimo, ĉeĥe: Svatý Jáchym, germane: Sankt Joachimsthal). Ĝi situas en Bohemio, en placo najbare de la urbodomo de Jáchymov, 30 km norde de urbo Karlovy Vary. Konstruigis ĝin reĝo Ferdinando la 1-a en la jaroj 1534-1537. Ĝi estas ampleksa konstruaĵo ĉirkaŭ la ort-angula korto. Ĉe la flanko apud la urbodomo ĝi entenas grandajn volbitajn provizejojn de erco. La domo travivis kelkajn rekonstruojn kaj adaptojn.

Monerstampejo en Jáchymov
ĉeĥe Královská mincovna v Jáchymově
muzeo
Muzeo Reĝa monfarejo de Jáchymov (dua konstruaĵo de maldekstre)
Oficiala nomo: Monerstampejo en Jáchymov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Municipo Jáchymov
Historia regiono Bohemio
Situo Monerstampejo en Jáchymov
 - koordinatoj 50° 22′ 17″ N 12° 54′ 47″ O / 50.37139 °N, 12.91306 °O / 50.37139; 12.91306 (mapo)
Fondo 1520
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Museum in Jáchymov
Portalo pri Ĉeĥio

Interesaj ĉi tie estas restaĵoj de la ĉirkaŭmuroj de la portalo, ĉirkaŭmuroj de la fenestroj, angula balkono - ĝi estas la plej bela kaj en ĝia supra parto estas ĉizita jarindiko 1536 (de la ekesto).

En la monfarejo estis deponita 30 cm alta pokalo el vitro, peritrita per emajlo - sur ĝi estas emblemo de la imperiestra aglo kaj blazono de la monmajstro Centurio Langrenfelder kaj la jarindiko 1607. Nun ĝi estas en muzeo.

Sur la domo videblas influo de la fandejoj de Saksio kaj de Benedikto Reit.

Ĝis la jaro 1671 ĉi tie oni faris monerojn - la monfarejo estis tiam unusola en Ĉeĥa reĝlando. Antaŭ nelonge preskaŭ pli ol dek jarojn okazis tie rekonstruado - por la publiko ĝi estis alirebla denove jam la 4-an de decembro 1996.

Monerstampejo en Jáchymov estas loko, kiu donis al Eŭropo unu el la plej bonaj monsistemoj. Konstruaĵo, konstruita en 1536, estas hodiaŭ rekonstruita kaj ĝi fariĝis muzeo de minado de ercoj, prilaborado de urano por uranaj farboj kaj loka banlokafero. En ties subterejo estas nove renovigita ampleksaj keloj, kie la ercoj estis rostita kaj arĝento plikvalitigata. La ampleksaj kelspacoj, inkluzive de spacoj servantaj al deponado de la arĝento kaj pli malfrue ankaŭ dokumentoj, ligas rekte al mezepoka minejsistemo. Akvoj el la monerstampejo kaj parto de la minejoj estis forkondukataj tra galerioj sub urbodomon.

Komence de la 16-a jarcento arĝent-trovejoj en saksia flanko de Ercmontaro estis preskaŭ elĉerpitaj. Feliĉa trovo de arĝenterco en la loko nomata Konradsgrün (Arbarhakejo de Konrad) ebligis en la 1516 estiĝon al ŝtorme evoluanta vilaĝo, kiu baldaŭ apartenis inter la plej dense loĝataj lokoj de la reĝlando. Ĝi ricevis noblan nomon: "Valo de sankta Joakimo". Tiu germana Thal (la "valo") poste ebligis estiĝon al nomo de ĉi tiea monero, siavice: thalero, tolaro kaj poste eĉ dolaro. La usona arĝenta dolaro havis la identajn dimensiojn kun la thalero el Jáchymov kaj tial Jáchymov iam estas konsiderata kiel lulilo de usona dolaro.

Ankoraŭ unu ministan gloron, ĉifoje prefere malĝojan, Jáchymov kaj ties ĉirkaŭaĵo spertis. La minadon de uranio. Ne jam por uranaj farboj, sed por strategia produktado. Preskaŭ ĉiuj historiaj minejoj estis reminitaj kaj profundigitaj novaj. Ĉefa centro de la postmilita minado de uranio situas en spaco inter Nové Město (Nova Urbo) kaj Mariánská kaj de tie plu ĝis ŝoseo AbertamyBoží Dar. Pro ne antaŭlonga historio estas rimarkinda vilaĝo Mariánská, ŝajniganta idilian refreŝigejon. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento tio estis minista vilaĝo, en kiu vivis, krom ministoj, eĉ inspektistoj de lokaj, neordinare krudaj laborgrupoj. Tiutempe la tuta ĉirkaŭaĵo estis fermita.

Kun minado koneksas ankaŭ radioaktiva banloko en Jáchymov. La unua banloka domo, provizata per varma radioaktiva akvo el la minejoj (ministoj trempantaj siajn piedojn en ĝi rimarkis, ke plifaciliĝas iliaj reŭmatismaj doloroj), estis konstruita en la jaro 1908. Sekvis kuracejoj Radium palaco, Běhounek kaj nova sanatorio Curie. Super la urbo leviĝas minejturo de minejo, en kiu oni pludaŭras fonton de radioaktiva akvo.

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti