Mongolio en la Olimpikoj

Mongoliaj sportistoj unue en 1964 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala mongolia teamo partoprenas la somerajn kaj vintrajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1984, kiam la teamo aliĝis al sovetunia bojkoto en protesto kontraŭ Usono, kaj en la Vintra Olimpiko 1976. Kvankam en la vintraj olimpikoj ĝis inkluzive de la Vintra Olimpiko 2022 ankoraŭ neniam atingiĝis olimpika medalo, tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 2 orajn, 11 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 85-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Mongolio en la Olimpikoj

Flago de Mongolio
IOK-kodo  MGL
NOK Mongolia Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.mn (mongole)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
olimpika afiŝego en Ulanbataro
la mongola teamo, kun sunflavaj ĵakedoj, en la Somera Olimpiko 2008
la mongola teamo, plene en vivaj helflavaj vestaĵoj, en la Somera Olimpiko 2016

La Mongolia Nacia Olimpika Komitato (mongole Монголын Үндэсний олимпийн хороо) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1956 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1962.


Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti