Monika Hauser

kuracistino kun specialiĝo en ginekologio kaj homrajta aktivulino

Monika Hauser - naskiĝis la 24-an de majo 1959 en Thal SG, Svislando - estas kuracistino kun specialiĝo en ginekologio kaj homrajta aktivulino ekde la profesiiĝo vivanta en Germanio, nun en Brühl (Rejnlando) inter Kolonjo kaj Bonno. Estante infano de gepatroj devenaj al Suda Tirolo, ŝi havas pasporton de Italio. Post studoj en Innsbruck kaj Bolonjo ŝi en la jaro 1993 fondis la organizaĵon Medica Mondiale por trakti virinojn submetitajn al seksa perforto kaj malhelpi kaj puni seksan perforton kontraŭ virinoj kaj knabinoj en milita tempo. Hauser kaj ŝiaj kolegoj helpis pli ol 70 000 traŭmatigitajn virinojn kaj knabinojn en milit- kaj postmilitaj krizaj zonoj en Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Demokratia Respubliko Kongo, Liberio kaj Afganio, ofte malgraŭ grandaj riskoj por sia propra sekureco. En 2008 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Monika Hauser
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1959 (1959-05-24) (64-jaraĝa)
en Thal SG
Lingvoj germanafrancaitala
Loĝloko Brühl
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo ginekologo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti