Monique van der Vorst

Monique van der Vorst (naskiĝis la 20-an de novembro, 1984) estas nederlanda bicikla konkursistino. Ŝi venkis dufoje arĝentan medalon ĉe la Paralimpiko en permana konkursa biciklado. Post falsa operacio en aĝo de 13 jaroj je maleolo, ŝia maldekstra gambo iĝis paralizita. Ŝin trafis akcidento en 2009 dum trejnado, post kiam ŝiaj ambaŭ gamboj iĝis paralizitaj.

Monique van der Vorst
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1984 (1984-11-20) (39-jaraĝa)
en Gouda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo konkursa biciklistino
vdr

En marto de 2010, kiam ŝi aĝis 25 jarojn, Van der Vorst havis akcidenton, kiam ŝin trafis demalantaŭe alia biciklisto, dum ŝi pelis sian biciklon per mano. Kelkajn monatojn post la incidento, ŝi eksentis denove siajn gambojn. Ŝi poste ekzercis, trejnis sin, por ŝi nun (2011) povas piediri. Post tio, ŝi ekis vojan bicikladon kaj aliĝis al Rabobank Women's Cycling team.

Eksteraj ligiloj redakti