Monkarto

fizika karto ebligante uzantojn fari elektronikajn monajn pagojn

Monkarto estas karto kun blato en ĝi, kvazaŭ elektronika monujo. Tiuj kartoj estis uzataj por pagi ion sen kontanta mono, sed tamen laŭ la iomete simila maniero.

Blato sur monkarto
Nederlanda ŝarg-aŭtomato por monkartoj (ne plu ekzistas)

Oni povis ŝargi la karton per difinita monsumo en aŭtomato de la banko. La saldo estis registrita en la blato. En kelkaj landoj, ekzemple en Belgio oni ankaŭ povis ŝargi ilin en telefonbudo en Nederlando estis specialaj ŝarg-aŭtomatoj (Chipknip sistemo).

Kiam oni pagis (per speciala pagilo), la pagita sumo estis subtrahita de la saldo en la blato.

Do fakte ĝi funkciis kiel elektronika monujo.

La karto estis uzata ĝis 2015 en Nederlando.