Monsanto

usona kompanio

Monsanto Company estas borsonotita produktanto de plantoprotektaĵoj, modifitaj semgrajnoj, medikamentoj, plastaĵoj kun sidejo en Sankta Luiso, en federacia ŝtato Missouri, Usono. La konzerno havis en komerca jaro de septembro 2002 ĝis aŭgusto 2003 la enspezon de 4,94 miliardoj da usonaj dolaroj.

Monsanto
transnacia firmaopublika kompanio vd
Dum 1901 - 7-a de junio 2018
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj John Francis Queeny vd
Sidejo Creve Coeur
Lando Usono
Estr(ar)o Hugh Grant • Robert B. Shapiro • Charles Allen Thomas • Edgar Monsanto Queeny • John Francis Queeny
Dungitoj 25 500 (stato: 2015)
Agokampo semoherbicidosterko
ISIN-kodo US61166W1018
Posedata de Bayer vd
filiaj kompanioj Monsanto Canada • NutraSweet • Agracetus • Cetus Corporation • Delta & Pine Land Company • Monsanto (United Kingdom) • Monsanto (India) • Monsanto (Brazil) • Seminis Vegetable Seeds, Inc. vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Monsanto havis la nomojn pli frue kiel Monsanto Chemical Works (1901–33) kaj Monsanto Chemical Company (1933–64).

La entreprenon fondis en 1901 John F. Queeny (1859–1933) (sub nomo Monsanto Chemical Works), materialprizorgisto de medikament-grandvenda entrepreno. Monsanto estis naskiĝa nomo de lia edzino Queeny. La firmao celis komence produkti saĥarinon, kiun ĝis tiam oni importis el Germanio.

La entrepreno grandiĝis kaj en 1933 transformiĝis al Akcia Kompanio kun nomo Monsanto Chemical Company (dumtempo la afergvidon transprenis sola filo de Queeny en 1928, Edgar M. Queenynek (1897–1968). La entrepeno iĝis dum lia gvidado industria giganto, en 1964 ŝanĝis la nomon al Monsanto Company. Dum la dua mondmilito ĝi produktis stirolon, gravan por la sinteza gumo.

La Monsanto aĉetis en 1985 la medicinan firmaon G. D. Searle & Company, kiu produktas NutraSweet, nenaturan dolĉigaĵon.

Ekde 1999 aĉetis Monsanto kontraŭ pli ol 13 miliardoj da usonaj dolaroj semgrajnajn firmaojn ĉie en la mondo. La 25-an de januaro 2005 aĉetis ekz. Monsanto la kalifornian firmaon Seminis - produktanton de grejnoj de fruktoj kaj legomoj - per aĉetprezo de 1,4 md. USD. Monsanto nun estas kun sia 4-miliarda enspezo, la dua plej granda semgrajna vendisto - post DuPont - kaj per 90%-a merkatprocento, la plej granda ofertisto de gentek-semgrejnoj. Monsanto produktis ankaŭ Agent Orange, PCB kaj Dioxin.

Oni ofte kritikas Monsanto-n pro sia monopolstato en merkato, rilato al la produktistoj, patentoj. Ekz. Monsanto patentigas bestorasojn, plantojn, kiujn oni ne rajtas plu reprodukti, sed ĉiam devas aĉeti la semgrejnojn de Monsanto.

Grava produkto de la firmao estas RoundUp, herbicido.

Eksteraj ligiloj redakti