Montélimar
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montélimar (stacidomo). |
Montélimar (okcitanlingve Montelaimar [muⁿtelejˈmar]) estas urbo de Francio. Ĝi estas en la departemento Drôme, Kaj en la regiono Rodano-Alpoj, inter Valence (Drôme) kaj Avignon (Vaucluse).
Montélimar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Strato Pierre-Julien al la Pordo Saint-Martin, Montélimar.
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Drôme | ||||
Arondismento | Nyons | ||||
Kantono | Montélimar 1 kaj Montélimar 2 (Ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 26198 [+] | ||||
Poŝtkodo | 26200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Franck Reynier (UMP) 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 40 399 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 863 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 34′ N, 4° 45′ O (mapo)44.5586111111114.7508333333333Koordinatoj: 44° 34′ N, 4° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 56 m [+] | ||||
Areo | 46,81 km² (4 681 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Montélimar [+] | |||||
En la franca lingvo, la loĝantojn de Montélimar oni kutime nomigas Montiliens kaj Montiliennes.
Geografio
redaktiMontélimar trovigâs en la nordokcidento de la provenca Drôme kaj oni nomigas ĝin "Pordo de Provenco". Okcidente, la rivero Rodano limitas la Komunumon. Topografie, ĝi estas precipe ebenaĵo, sed ankaŭ ekzistas kelkaj reliefoj, ekzemple la altebenaĵoj Narbonne kaj Géry. La monteto La Gardette kulminas la komunumon.
Loĝantaro
redaktiMontélimar estas la dua plej granda urbo de Drôme, inter Valence (la plej granda) kaj Romans-sur-Isère.
1911 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2009 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
13 281 | 19 999 | 26 748 | 28 058 | 29 161 | 29 982 | 31 344 | 35 296 | 35 988 |
Nombro kalkulita depost 1962 : loĝantaro sen duoblaj kontoj |
Historio
redaktiPrahistorio
redaktiLa plej malnovaj homaj postsignoj estas aro da hakitaj silikoj datiĝas de -50000 (Musterio). La situo de Gournier estas okupanta ekde -6000 (Mezolitiko). La meza-neolitika civilizeco elkreskas tie dum -3600. Gournier estas grava situo de ĉi tiu epoko.
Antikva epoko
redaktiMalantaŭ la alveno de la Keltoj, Montélimar fariĝas la teritorion de la Ségovéllaunes. La ĉefloko de ĉi tiu kelta etno loĝas sur la du terkapoj de la urbo : la opidumo Géry, situo de la malnova kunfluejo de Jarbon kaj Roubion, kaj sur la ekstremaĵo de la terkapo Narbonne.
Sub la influo el la romia hegemonio dum la unua jarcento p.K., la situo de Géry (latinlingve Durio) estas iom post iom elmoviĝata profite de la nova urbo, en la loko de la nuna urba centro. La urbo ŝanĝiĝas de nomo : ĝi nun estas ligita je Acunum, relajpoŝtejo ĉe la ponto super Roubion kiu figuras sur la tablo Peutinger. La Via Agrippa servas je ĉefskemo de la urbo por sin elkreski : tie estas forumo, civila baziliko kaj termoj. Tri akveduktoj kondukas la akvon al la urbeto. Unu el tiuj provizumas la termojn de Bondonneau, tie kie oni trovis unu centon da etaj naĝejoj.
Dum la grandaj invadoj la urbo dividiĝas en du apartaj entoj : la nova urbo ĉirkaŭ la forumo kaj la terkapo Narbonne, kaj Acunum kiu fortikigos la ponton super Roubion.
Mezepoko
redaktiDum kelkaj jarcentoj de kiuj ni havas nur iom da sciaĵoj, la regiono multfoje ŝanĝiĝas de regnestroj (burgunda reĝlando, franka reĝlando, grafoj de Valentinois, provenca reĝulo).
Ekde la fino de la 11-a jarcento, oni vidas aperi la familion d'Adhémar, certe originita el Royans kaj kiu iom post iom fondas sian estrecon sur la regiono. Guillaume-Hugues d'Adhémar estas la unua landestro de Montélimar ("landestro de Monteil"). Li estas la frato de d'Adhémar de Monteil, episkopo de Le Puy kaj legato de la papo dum la unuaj krucmilitoj. La familio reĝos sur la regiono de Montélimar ĝis la 13-a jarcento. La familio d'Adhémar konstruas sian palacon (12-a jarcento) sur la terkapo Narbonne anstataŭe malnova ekzista kastelo.
En la 11-a jarcento, la familio d'Adhémar konstruis multe da kasteloj ĉirkaŭ sia feŭdejo (Grignan, Châteauneuf-du-Rhône, Rochemaure kaj La Garde-Adhémar). Ĝi havis tridekon da kasteloj dum sia apogeo.
En 1198 la feŭdo dividiĝas inter du fratoj, Giraud kaj Lambert d'Adhémar.
Ekde la meza 12-a jarcento, la civito de la familio d'Adhémar nomiĝis "Monteil des Aimar".
En 1365 parto de la urbo (kiu estas kun-feŭdo) fariĝis sub la alta protektado de la Roma kurio. La papo renovigis la feŭdan palacon kaj la remparojn.
En 1447 la Daŭfeno kaj estonta Ludoviko la 11a iĝis estro de la urbo kaj de ties kastelo.
En 1562 la barono de la Adrets sieĝis kaj priŝtelis la urbon, la garnizono estis mortigita por venĝi la amasmurdojn de Orange.