Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fortreso de Mont-Valérien.

La Mont Valérien[1] estas franca monteto kulminanta je 161 metroj, situanta en la departemento Hauts-de-Seine, sur la teritorioj de la municipoj Suresnes (ĉefe), Nanterre kaj Rueil-Malmaison, okcidente de Parizo.

Mont Valérien
Suresnes kaj Mont Valérien (19-a jc.)
Suresnes kaj Mont Valérien (19-a jc.)
monteto • calvary • place of national remembrance • Atestomonto
Alteco 161 m
Situo Francio
Geografia situo 48° 52′ N, 2° 13′ O (mapo)48.8736422.214324Koordinatoj: 48° 52′ N, 2° 13′ O (mapo) f4
Mont Valérien (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Mont Valérien (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Mont Valérien
Mont Valérien
Situo de Mont Valérien
Map
Mont Valérien
vdr

Inter la 17-a kaj frua 19-a jarcento, ĝia supra parto gastigis religian kalvarion, objekton de pilgrimado, dum ĝiaj montoflankoj estis kultivataj de vitejoj. La konstruaĵo estis detruita en 1841 kaj anstataŭigita per la Fortreso de Mont-Valérien[1], cele al protektado de la ĉefurbo. Pli ol mil ostaĝoj kaj rezistantoj estis ekzekutitaj tie de 1941 ĝis 1944, dum la Okupacio de Francio. Apogante sin al la suda remparo de la fortreso, la Mémorial de la France combattante, inaŭgurita la 18-an de junio 1960 fare de generalo de Gaulle, estis starigita honore al la batalantoj, rezistantoj kaj deportitoj de la Dua Mondmilito.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Typographie selon le Lexique des règles typographiques en usage à l'Imprimerie nationale, 2007 (ISBN 978-2-7433-0482-9), p. 89 et 93.

Vidu ankaŭ redakti