Montaña Palentina

La Montaña Palentina (Palencia Montaro, aŭ Montaro de Palencio) estas komarko de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en Hispanio, kiu enhavas loĝantaron de ĉirkaŭ 21 000 personoj. Tio kongruas kun la subprovinca divido uzata de la municipara organizo Diputación de Palencia en ĝiaj publikaĵoj, kvankam tio ne tute kongruas kun la natura komarkaro, ĉar tiu ne inkludas La Valdivia, pli oriente. Aguilar de Campoo konstituas la urban kernon plej loĝatan, kun ĉirkaŭ 6 800 loĝantoj.

Montaña Palentina en la provinco Palencio.

Priskribo redakti

La komarko Montaña estas unuigita laŭ geografio pro la kruteca trajtaro, kvankam tradicie la komunikoj ne estis facilaj inter la diversaj sektoroj fakte pro tiu sama tialo. La nomo Palentina referencas al aparteno al administracia unuo, nome la provinco Palencio, kvankam la granda distanco al la ĉefurbo Palencio kaj la diferenco kun la cetero de la komarkoj de tiu provinco faras ĝin tre aparta areo.

La Montaña Palentina posedas naturan medion de granda media kaj pejzaĝa kvalito, kiu estas konservata grandparte sub tri protektaj figuroj nome la jenaj: Natura Parko Montaña Palentina, Natura Loko Covalagua kaj Natura Loko Las Tuerces. La pejzaĝaj kaj etnografiaj karakteroj faras ĝin tre altira kiel ekzemplo de rura turismo. En la lastaj jaroj oni atingis turisman infrastrukturon kaj rimedojn plifirmigitajn, kio rezultas en la konsidero de turismo kiel unu de la strategiaj elementoj por revivigi tiun teritorion, sen forgesi la integradon kun la cetero de la ekonomia aktiveco de la komarko.

Municipoj redakti

 
la Kolegiata de San Miguel, en Aguilar de Campoo, gotika preĝejo de la 14-a jarcento.
 
Alba de los Cardaños, malgranda montara vilaĝo sur la vojo nomata Ruta de los Pantanos.

Formas la komarkon 18 municipoj kiuj enhavas 158 loĝlokojn.

La municipoj kaj ties loĝantaro estas jenaj:[1]

Municipo Loĝantaro
Aguilar de Campoo 6842
Barruelo de Santullán 1183
Berzosilla 41
Brañosera 246
Castrejón de la Peña 360
Cervera de Pisuerga 2316
Dehesa de Montejo 136
Guardo 6153
La Pernía 320
Mudá 82
Polentinos 42
Pomar de Valdivia 463
Respenda de la Peña 154
Salinas de Pisuerga 317
San Cebrián de Mudá 162
Santibáñez de la Peña 1044
Triollo 64
Velilla del Río Carrión 1299
Totalo 21 224

Notoj redakti

  1. INE 2018

Eksteraj ligiloj redakti