La Monta solaglo, Harpyhaliaetus solitarius, estas granda neotropisa aglo, tio estas birdospecio de la familio de Akcipitredoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta solaglo
Monta solaglo
Monta solaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Harpyhaliaetus
Specio: H. solitarius
Harpyhaliaetus solitarius
(Tschudi, 1844)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Teritorio kaj habitato redakti

La Monta solaglo estas indiĝena de Meksiko kaj Centra kaj Sudameriko. Ĝi troviĝas en montaj aŭ montetaj arbaroj, je altaĵoj inter 600 m kaj 2,200 m. La oftaj vidaĵoj el malaltaj teroj estas kutime misidentigoj de aliaj specioj, kutime de Urubitingo aŭ de Norda buteogalo; ne konfirmiĝis ankoraŭ vidaĵoj el malaltaj teroj. Ĝi estas rara en ĉiuj areoj de siaj teritorioj kaj malmulte konata. Oni scias malmulte pri ties dieto, nur ke ŝajne ili ofte predas grandajn serpentojn kaj unu plenkreskulo estis vidata ĉasanta idojn de cervoj. La restoj de ĉaĉalako aperis en unu nesto.

Aspekto redakti

Plenkreskulo de Monta solaglo estas uniforme malhelgriza, ofte aspekte nigra, kun blankaj markoj en vosto, flavecaj vaksaĵoj kaj fingroj kun nigrecaj ungoj. La irisoj estas brunaj kaj estas nudecaj okulareoj. Ĝi estas 63–76 cm longa, pezas 3 kg kaj havas enverguron de 152–188 cm. Ĝi ŝajnas tre simila al la Norda buteogalo kaj al la Urubitingo, sed ĝi estas multe pli granda kaj havas klare pli larĝajn flugilojn, etende preskaŭ al la vostopinto. La escepte larĝaj flugiloj estas unu el la ĉefaj distingilaj karakteroj de tiu specio. Ties korpo havas ankaŭ tre diketa aspekto.

La junulo estas makulece bruna kaj flavecbruna, kun markoj ĉirkaŭ la okuloj. Ĝi aliflanke similas al plenkreskuloj.

Rilatoj redakti

Ĵusaj studoj montris, ke la Monta solaglo estas tre proksime parencaj al nigraj akcipitroj, sed ĉiukaze ĝi ne meritas separatan genron.

Referencoj redakti