Montagu Christie Butler

angla muzikisto
(Alidirektita el Montagu C. BUTLER)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Montagu Christie BUTLER (naskiĝis la 25-an de januaro 1884 en Londono, mortis la 5-an de majo 1970 en la urbodistrikto Kingstono ĉe la Tamizo de Londono) estis angla muzikisto kaj unu el la plej gravaj britaj esperantistoj, kiu aktivis dum jardekoj sur multaj terenoj de Esperanto en Britujo, i.a. kiel bibliotekisto, Esperanto-vortaristo kaj tradukisto. Butler estis kvakero kaj vegetarano.

Montagu Christie Butler
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1884 (1884-01-25)
en Londono
Morto 5-an de majo 1970 (1970-05-05) (86-jaraĝa)
en Kingstono ĉe la Tamizo
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo vortaristo • esperantisto • muzikinstruisto
vdr

Profesia vivo redakti

Butler estis harpisto kaj instruisto de diversaj muzikiloj, de kantado kaj komponado. Li ricevis plurajn premiojn de la Reĝa Akademio de Muziko, Londono.

Lige al sia profesia agado li verkis i.a. la kolektojn Kantaro Esperanta (358 kantoj), Himnaro Esperanta (212 himnoj, 5-a eld. 1966) kaj Muzikan Terminaron (1960, repr. 1992).

Esperanta agado redakti

Butler lernis Esperanton en 1905 kaj de tiam instruis ĝin. De 1916 ĝis 1934 li estis sekretario de Brita Esperanto-Asocio (BEA), de post 1961 honora prezidanto de BEA. En 1922 li fariĝis membro de la Lingva Komitato kaj poste ĝis sia morto de la Akademio de Esperanto.

Li estis redaktoro de la organo de Brita Esperanto-Asocio The British Esperantist kaj faris ĝin unu el la plej renomaj Esperanto-periodaĵoj tiuepokaj. Li ankaŭ estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (1934).

Verkinto de lernolibroj redakti

Lia lernolibro Step by Step in Esperanto (3-a eld. 1929) dum jardekoj restis la plej uzata por anglalingvanoj. La 9-a eldono (represo) aperis en 1991 en Usono ĉe ELNA. Simile sukcesa estis lia lernolibro Esperanto for Beginners (lasta eldono 1996). Speciala lernolibro por infanoj estis "First lessons to young children" (s.j. [1930]). Ĝi baziĝas sur la spertoj akiritaj dum la instruo de Esperanto al la propraj infanoj, kiuj estas konsiderataj la unuaj denaskuloj de Esperantujo. Siajn observojn pri la lingvo-akirado en la angla kaj Esperanto Butler priskribis jam en 1921[1]

Bibliotekisto redakti

Dum multaj jaroj li estis bibliotekisto de la biblioteko de BEA en Londono, unu el la plej riĉaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo, kiu laŭ la revuo Esperanto (1970, p. 118) estas "kreaĵo de li". Por ordigi ĝin li adaptis la Universalan Decimalan Klasifikon al la specialaj bezonoj de Esperanto-bibliotekoj (Klasifo de Esperantaj temoj, 1950). La sistemo poste estis transprenita de pluraj aliaj Esperanto-bibliotekoj. Post lia morto BEA nomis la bibliotekon honore al li "Biblioteko Butler".

Tradukisto redakti

 
La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo

Lige al sia religia konvinko Butler tradukis Fundamentoj de la Kvakerismo kaj biografion pri William Penn (1930). Rilaton al religia temo ankaŭ havas lia traduko el Charles Dickens, La vivo de nia sinjoro Jesuo (1934).

Li adaptis Pitmanan Stenografion al Esperanto, kiun li mem opiniis "sia plej grava kontribuo al la movado"[2].

Leksikografo redakti

Liaj lingvaj spertoj akiritaj de pli ol 60 jara por-esperanta agado fine kulminis en la vortaro Esperanto-angla, aperinta en 1967, tri jarojn antaŭ lia morto en la aĝo de 84 jaroj. John Wells en 1967 nomis ĝin "la plej bona angla Esperanto-vortaro"[3] kaj - manke de pli moderna ampleksa vortaro de la tipo Esperanto-angla - tia ĝi estas ankoraŭ 40 jarojn poste.

La ali-direkta vortaro angla-Esperanta kun ĉ. 32.000 kapvortoj neniam estis eldonita kaj restis manuskripto de pli ol 2000 paĝoj en la biblioteko Butler[4].

Lian precipan verkon preparis la Muzika Terminaro de 1960 menciita supre kaj traduko de la Zamenhofa Proverbaro al la angla (Proverbs in Esperanto and English from Zamenhof's "Proverbaro", s.j. [same 1960]).

Verkoj redakti

  • Esperanto and Ido
  • Kantaro Esperanta (1926)
  • Esperanto for Beginners (1931)
  • Esperanto for Young Beginners
  • Esperanto-English Dictionary (1967)
  • First Lessons to Young Children
  • First steps in Esperanto : a simple textbook for English speaking beginners (1922)
  • Hints for Speakers
  • Klasifo de Esperantaj Temoj (1950)
  • Konsiloj al la Printempaj Poetoj (1919)
  • Muzika Terminaro (1960)
  • Praktisk lärobok i Esperanto : för kurser och självstudium (1925)
  • Pri la prefikso mis-
  • Pri Landnomoj (1959)
  • Proverbs in Esperanto and English
  • The pros and cons of Esperanto
  • Raporta Stenografio : alfaro de la angla sistemo Pitmana al Esperanto (1920)
  • Roston's rapid Esperanto course : thirty simple lessons (1921)
  • Step by step in Esperanto (1948), 9-a represo ĉe ELNA, Usono (1991)
  • Which shall it be? : The problem of the international language (1930)

Recenzoj redakti

Pri Raporta Stenografio

 
 Per ĉi tiu bele eldonita verketo la adeptoj de la Pitmana sistemo trovos facile la okazon por studi- sen profesoro la stenografadon en Esperanto. Ni gratulas la verkistojn. 
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)

Pri First steps in Esperanto : a simple textbook for English speaking beginners

 
 La aŭtoro celis instrui la facilan antaŭ la malfacilan, la simplan antaŭ la malsimplan, la oftan antaŭ la maloftan. La intruo estas simple gradigita laŭ vidpunkto de anglalingvo komencanto. 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Pri Himnaro Esperanta

 
 Tiu tre interesa kaj elegante eldonita libreto enhavas 211 kantojn kaj kantikojn tradukita plejgrandparte el la Biblia historio. La antaŭparolo de la kompilinto sciigas al ni, ke la verko estas uzebla de ĉiu Kristano greka, protestanta aŭ roma, ĉar ĝi estas ture nesekta, tamen definitive Kristana; ke ĝi enhavas nenion kontraŭ la Biblio kaj la Apostola Kredkonfeso; ke la lingva stilo estas simpla kaj fa cila; ke la traduko laŭeble sekvas la originalon sence, rime kaj ritme; ke oni ne permesas gramatikan eraron pri poezia libereco kaj ke oni evitis kiomeble la apostrofadon 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Pri Proverbs in Esperanto and English

 
 Tiu ĉi bela libreto enhavas 580 proverbojn el la «Proverbaro» de D-ro Zamenhof, kun angla similsenca ekvivalento. La libreto helpos egale al la lerno de la proverboj de Esperanto, kaj por lerno de la angla lingvo. Ĝi estas alloge bindita lede, en du stilaj: Glata bruna ledo, kaj malglata arta ledo (diversaj koloroj). Ambaŭ stiloj estas ore ornamitaj kaj literitaj; kun ora tranĉrando supre. La libreto estas ideala donaclibro por nasktago aŭ simila okazo. Ĝi estas facile metebla en la veŝtpoŝo, kaj estas unikaĵo en la Esperanto literaturo. Ni deziras al ĝi grandan vendadon. 
— Belga esperantisto n151 (sep 1927)

Pri Step by step in Esperanto (Antaŭe : First steps in Esperanto)

 
 Je malgranda prezo, la esperanto-studanto, kiu komprenas la anglan lingvon, ricevas per tiu ĉi eldonaĵo ampleksan kaj gradigitan instruon, kiui bonega legaĵo serioza kaj humora aplikanta la pritraktitan gramatikaĵon, kun multega ekzerciĝa materialo. Ni konstatis kun iom da kunfrata simpatio ke la aŭtoro proponas klarigojn gramatikojn aŭ eĉ memorigilojn aŭ faciligilojn kiujn ni dum longjara instruado uzis. Ekz. paĝ. 187 la klarigo pri ĉiuj reguloj de l' akuzativo: « La litero N anstataŭas neesprimita prepozicion » ; ĉu «je » por la ordinara rekta komplemento, ĉu « al » por la direkto, ĉu «je » * «en » * «dum» k.c. por la aliaj kazoj. La aserto ke «kio » « tio» k. c. estas substantivoj ĉar ili finiĝas je « O» ne povas do difini alian substantivon, kaj ke ili memestas difinitaj de adjektivoj. Tiel la lernantoj evitas la erarojn kiujn ankaŭ komencantaj flandroj emas fari dat boek, tio libro, kaj krome ili facile kaptas la esprimojn : io bela, nenio nova. Sur paĝ. III ni ĝoje retrovas ankaŭ la simplan metodon por instrui la korektan elparolon de «s ». Ekz, ne scia s: dividu la konsonantojn s kaj c ts, kaj aldonu parton al la unua vorto; do anstataŭ instrui no stsias, diru nes tsias aŭ nest sias. Se la aplikad o de tiu simplajn povus nin liberigi de la oftaj «mi tsias> kiujn oni devas aŭdi el la buŝo de eĉ kelkaj bonaj E-istoj. Ni varme rekomendas la verketon al ĉiu el la legantoj kiu iom estras la anglan lingvon. Li trovos en ĝi multajn aferojn kiujn oni ordinare tie renkontas en gravaj gramatikoj kiuj nur ripetas por la centa fojo ĉion jam diritan de la antaŭaj. 
— Belga esperantisto n201 (maj-jun 1933)

Tradukoj redakti

  • Dickens, Charles: La vivo de nia sinjoro Jesuo (1934)
  • Haggard, Henry Rider: Luno de Izrael: rakonto pri la eliro (1928)
  • Himnaro : konsistanta el cent himnoj taugaj por konataj melodioj (1910)
  • Himnaro Esperanta (1921)
  • Hyde, H. E.: Internacia parlamento: ĉu Britujo montros la vojon? (1918)
  • Kantaro Esperanta (1926)
  • Konsiloj kaj Demandoj (1984)
  • Leakey, James: Leakey's introduction to Esperanto : la lingvo internacia (1925)
  • Stephen, Caroline: Fundamentoj de la kvakerismo (1916)
  • Stephen, Caroline: William Penn (s.j. [1930])
  • Torpey, H. J.: Londonaj interesaĵoj: gvidlibro por la Esperantista vizitanto (1907)
  • Zamenhof, Ludwik Lazar: Proverbs in Esperanto and English: from Zamenhof's "Proverbaro"

Referencoj redakti

  1. Infana Esperanto. En: Literaturo 2-a jaro 4/1921 (12), p. 82-89 (Interferoj inter Esperanto kaj la angla ĉe 3-4 jaraj dulingve edukitaj anglaj infanoj).
  2. Nekrologo en "Esperanto" 63-a jaro 7-8/1970 (776-777), p. 118.
  3. Wells, John. [Pri Butler. Eo-English Dictionary]. En: Esperanto 10/1967, p. 140.
  4. Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: UEA 1992-2002.

Bibliografio redakti

  • 1970: Nekrologo. En: Esperanto [UEA] 63-a jaro 7-8/1970 (776-777), p. 118 (kun bildo).
  • 1970: Butler (1884-1970). [Nekrologo]. En Heroldo de Esperanto n-ro 1491 (1970), p. 1.
  • 1964: M.C. Butler 80-jara. En: Heroldo de Esperanto n-ro 1373 (1964), p. 2.
  • 1959: Boulton, Marjorie. En Trezorejo. La Biblioteko de Brita Esperantista Asocio. En: Esperanto 52-a jaro 4/1959 (641), p. 63-64 (kun foto de M.C. Butler).

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Montagu Christie Butler » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»