Penibetika Montaro

(Alidirektita el Montaro Penibetika)

La Penibetika Montaro, en hispana cordillera Penibética, estas la plej suda montaro de la Betika Montĉenaro, kaj ĝi etendiĝas ĉe la suda marbordo de Hispanio, el la provinco Kadizo ĝis la provinco Alikanto. Iom pli norde, trans la nomitaj intermezaj unuoj (nome aro de depresioj, en hispana nomitaj hoyas [Oĝas], inter kiuj estas la Hoya de Baza kaj la Hoya de Guadix), estas la Antaŭbetika kaj Subbetika montaroj.

Penibetika Montaro
montaro, eble geologie nerilatita
supermara alteco

3 479 m

Geografia situo 37° 5′ N, 3° 4′ U (mapo)37.0833-3.0667Koordinatoj: 37° 5′ N, 3° 4′ U (mapo) f4
Penibetika Montaro (Hispanio)
Penibetika Montaro (Hispanio)
DEC
Penibetika Montaro
Penibetika Montaro
Situo de Penibetika Montaro
Map
Penibetika Montaro
vdr
La monto Mulhacén el Las Alpujarras.

La ĉefaj montaroj tie en hispana nomitaj sierras estas, de okcidento orienten, estas Sierra Grazalema, Nieves, Tejeda, Almijara, Nevada, Contraviesa, Gádor, Baza, Filabres kaj Las Estancias.[1]

El struktura vidpunkto, ĝi estas konstituita de tre kompleksa amaso de movtavoloj kiuj surmetas sin unuj al aliaj, el kiuj menciidas tri, nome Alpujárride, Nevado-Filábride kaj Maláguide. Kaj Alpujarride kaj Filabride-Nevado aperas en Sierra Nevada, konstituante tektonan fenestron kie aperas materialoj tre metamorfaj, el kiuj hegemonias paleozoikaj mikaeskistoj.

La plej alta pinto de la Betika Montĉenaro estas en Sierra Nevada nome Mulhacén.

Notoj redakti

  1. Fernández, Francisco Alejo; Oliver, Juan Diego Caballero (2003). Cultura andaluza: geografía, historia, arte, literatura, música y cultura popular. MAD-Eduforma. ISBN 978-84-665-2913-6. Konsultita la 4an de februaro 2020.