Montaro Verĥojanska

La Montaro Verĥojanska (ruse Верхоянский хребет; Verĥojanskij ĥrebet), estas montaro pli ol 1200 km longa en la nordo de Azia Rusio, ambaŭflanke de la Arkta Cirklo kaj, en la centro de Orienta Siberio.

Montaro Verĥojanska
montara sistemo
Alteco 2 389 m
Geografia situo 67° 0′ N, 129° 0′ O (mapo)67129Koordinatoj: 67° 0′ N, 129° 0′ O (mapo) f4
Montaro Verĥojanska (Rusio)
Montaro Verĥojanska (Rusio)
DEC
Montaro Verĥojanska
Montaro Verĥojanska
Situo de Montaro Verĥojanska
Map
Montaro Verĥojanska
vdr

Administracie, ĝi apartenas al Jakutio de la Rusia Federacio.

Tiu masivo formas grandan arkon de 1200 km inter la riveroj Leno kaj Aldano, okcidente, kaj Jana, oriente. En la montaro elfluas multaj riveroj: en la orienta deklivaro, Sartang, Durgalaĉ, Jana, Bitantaj kaj Omoloj; en la okcidenta deklivaro, riveroj malpli longaj kiuj enfluas preskaŭ ĉiuj al Leno kaj Aldano.

La plej elstara pinto estas sude ĝis 2389 m.[1]​ La plej grava loko de la regiono estas Verĥojansk, borde de la rivero Jana, kiu en 2017 havis 1307 loĝantojn.

La registritaj temperaturoj plej malaltaj en lokoj kutime loĝataj estis registritaj en tiu regiono, kiu restas ĝenerale ŝirmita sub profunda tavolo de neĝo la plej parto de la jaro. Dum la lasta glaciepoko la montaro havis etendajn glaĉerojn. La pejzaĝo en somero estas tipa de la alpaj montoj. En la regiono estas kuŝejoj de karbo, arĝento, plumbo kaj zinko.

  • Koordinatoj 67°N 129°E

Notoj redakti

  1. Aliaj fontoj mencias 2 480 m, kiel la artikolo de la Wikipedia en angla lingvo.