Montauban

komunumo en la departemento Tarn-et-Garonne de Francio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Montauban-de-Bretagne.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montauban-Ville-Bourbon (stacidomo).

Montauban [mɔ̃tobɑ̃] (okcitane: Montalban [muntalba]), esperante Montalbano[1] estas komunumo en sudokcidenta Francio. Ĝi estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento Tarn-et-Garonne, en la regiono Okcitanio. Ĝi havis 56 536 loĝantojn en la jaro 2011[2] kaj situas norde de la regiona ĉefurbo Tuluzo. Ĝi estas unu el la tiel nomataj rozkoloraj urboj de sudokcidenta Francio, pro la koloro de la brikoj per kiuj ili estis konstruitaj.

Montauban
Nacia Placo (Place Nationale)
Nacia Placo (Place Nationale)
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Tarn-et-Garonne
Arondismento Montauban
Kantono Montauban-1, -2, -3, -4, -5, -6
Komunumaro Communauté d'agglomération du Grand Montauban
Urbestro Axel de Labriolle (DVD) (2021-2026)
Insee-kodo 82121
Poŝtkodo 82000
Demografio
Loĝantaro 56 536 (2011)
Loĝdenso 418,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 44° 1′ N, 1° 21′ O (mapo)44.017221.355Koordinatoj: 44° 1′ N, 1° 21′ O (mapo)
Alteco 72 ĝis 207 m
Areo 135,17 km2
Situo
Montauban (Francio)
Montauban (Francio)
DEC
Map
vdr

Historio redakti

Montauban estis fondita de la grafo de Tuluzo Alphonse Jourdain en 1144.

Montauban estis grava protestanta urbo en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la jaro 1621 la loĝantaro fiere rezistis kontraŭ protestantan armeon senditan de la franca katolika reĝo Ludoviko la 13-a, kaj estis grandparte bombardita. Finfine en la jaro 1629 la armeo de Ludoviko la 13-a kaptis la urbon.

La departemento Tarn-et-Garonne estis oficiale kreita la 4-an de marto 1808 kaj la urbo iĝis prefektejo.

Turismo kaj ekonomio redakti

Ĉefaj vidindaĵoj estas la katedralo (17-a kaj 18-a jarcentoj, klasikstila), la malnova urbocentro, la muzeo Ingres (pentraĵoj kaj skulptaĵoj de Ingres kaj Bourdelle).

Montauban estas krome granda komerca centro (precipe fruktoj kaj legomoj) kaj posedas kelkajn industriojn.

Famuloj redakti

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti