Monte-Rosa-Masivo

Monte-Rosa-Masivo estas montarmasivo de Alpoj inter Italio (Piemonto) kaj Svislando (Valezo). Al ĝi apartenas la plej alta punkto de Svislando, nome la Dufour-Pinto, kiu estis unuan fojon grimpita en la jaro 1855 fare de Charles Hudson, J. Smyth, C. Smyth, kaj aliaj. En la tutaj Alpoj, nur Blanka Monto estas pli alta ol Monte-Rosa.

Monte-Rosa-Masivo
Monte-Rosa-Masivo vidita de Gornergrat
Monte-Rosa-Masivo vidita de Gornergrat
Alteco 4 633,9 m
Situo Flago-de-Italio.svg Italio Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Montaro Kantono Valezo Alpoj
Elstareco 2165 mfd2
Geografia situo, (CH) 45° 56′ N, 7° 52′ O; 633220 / 87321 (mapo)45.9366666666677.8669444444444Koordinatoj: 45° 56′ N, 7° 52′ O; CH1903: 633220 / 87321 (mapo) f4
Situo de Monte-Rosa-Masivo
Map
Monte-Rosa-Masivo
Unua grimpo 1855 fare de Charles Hudson, J. Smyth, C. Smyth, kaj aliaj
Plej facila montgrimpo Ek de Zermatt
Mineraloj skisto, granito kaj gnejso
Information icon.svg
vdr

En la Monte-Rosa-Masivo naskiĝas Gorner-Glaĉero kaj Theodul-Glaĉero.

EtimologioRedakti

Monte Rosa estas itala vorto, kiu signifas "rozkoloran monton", ŝajne celante la aspekton de la glaciejoj dum aŭroro. Verdire, tamen, la nomo devenas de arpitana vorto roueserouesa, kiu simple signifas "glaciejon".

En la franca, la monto estas nomata Mont Rose. En la germana oni uzas la italan nomon "Monte Rosa"; tamen, la ĉefaj pintoj havas nur germanajn nomojn. La plej alta pinto estis nomata Höchste Spitze (ĝuste "plej alta pinto" en la germana) ĝis 1863, kiam la Svisa Federacia Konsilio ŝanĝis ĝian nomon al Dufour.

Pintoj de Monte-Rosa MasivoRedakti

Pintoj de Monte-Rosa-Masivo estas inter aliaj:

Eksteraj ligilojRedakti