Villagatón [biljagaTON] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Cepeda. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Villagatón estas komprenebla etimologie kiel Urbo de la grafo Gatón.

Villagatón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24367
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 661  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 6° 10′ U (mapo)42.634722222222-6.1619444444444Koordinatoj: 42° 38′ N, 6° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 013 m [+]
Areo 167,06 km² (16 706 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villagatón (Provinco Leono)
Villagatón (Provinco Leono)
DEC
Villagatón
Villagatón
Situo de Villagatón
Villagatón (Hispanio)
Villagatón (Hispanio)
DEC
Villagatón
Villagatón
Situo de Villagatón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villagatón [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Enirejo al Villagatón.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Brañuelas, Culebros, Manzanal del Puerto, Montealegre, Nistoso, Requejo y Corús, La Silva, Tabladas, Ucedo, Valbuena de la Encomienda, Villagatón kaj Villar, okupas totalan areon de 167,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 636 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 64 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Igüeña, Valdesamario, Torre del Bierzo, Quintana del Castillo, Brazuelo kaj Magaz de Cepeda. Temas pri montara areo kun montopintoj Alto Manzarnoso (1336 m), Cueto Andaneiro (1230 m) kaj El Testeso (1224 m). La Montopasejo Manzanal (1229 m) sirvas de natura pasejo el la Maragatería al El Bierzo. Estas Akvorezervejo de Villagatón.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas trajnstacio en Brañuelas.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti