Monto Kasino
(Alidirektita el Montekasino)
Monto Kasino, (itale: Montecassino) estas monto en Italio (Apeninoj) super valo de la rivero Liri, inter Romo kaj Napolo. Ĉe la piedo de la monto estas urbo Cassino kaj sur la montopinto monaĥejo Montekasino - unu el la plej gravaj spiritaj centroj de la mezepoko. Ĝi situas sur 516 m alta roka monteto okcidente de la komunumo Cassino.
Ĉirkaŭ tiu loko okazis dum la Dua Mondmilito la fama Batalo de Monte Cassino, kiam la germanoj rezistis en la monaĥejo kaj la Aliancanoj (ĉefe usonanoj) atakis dum sia nordena konkero. Finfine konkeris ĝin poloj, kiuj kiel la unuaj hisis blankan-ruĝan flagon.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- TTT-ejo pri la abatejo de Monto Kasino
- Oficiala TTT-ejo de la abatejo de Monto Kasino angle, itale
- Montecassino Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Monto Kasino ĉe catholic-hierarchy.org angle
{{{2}}} Mapo