Monterrubio de la Serena

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Monterrubio de la Serena estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 2 237 loĝantoj sur areo de 314,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². Monterrubio signifas en la hispana "Blonda monto".

Monterrubio de la Serena
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06427
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Antonio Blázquez Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 2 237  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 35′ N, 5° 27′ U (mapo)38.59-5.4433333333333Koordinatoj: 38° 35′ N, 5° 27′ U (mapo) [+]
Alto 557 m [+]
Areo 314,9 km² (31 490 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monterrubio de la Serena (Ekstremaduro)
Monterrubio de la Serena (Ekstremaduro)
DEC
Monterrubio de la Serena
Monterrubio de la Serena
situo en Ekstremaduro
Monterrubio de la Serena (Hispanio)
Monterrubio de la Serena (Hispanio)
DEC
Monterrubio de la Serena
Monterrubio de la Serena
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monterrubio de la Serena [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas Monterrubianos.

Situo redakti

Monterrubio estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 557 m; je 177 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 314,9 km².

Ĝi estas je ĉirkaŭ 20 km oriente de Esparragosa de la Serena ĉe la limo de la Serena kun la kordova teritorio de Belalcázar. Inter ambaŭ lokoj staras la montetoĉeno Sierra del Oro kaj la eta enklava vilaĝeto de Puerto Hurraco, parto de Benquerencia de la Serena. Norde ĝi limas kun Helechal, Benquerencia kaj La Nava. Sude limas kun Peraleda del Zaucejo.

Historio redakti

Monterrubio, laŭ la tradicio, havas originon en la antikva Alcantarilla, transloĝigita en la 12-a jarcento post ties detruo fare de la reĝo Alfonso la 9-a de Kastilio. Ĝi troviĝas enklave en la orienta pinto de la Provinco de Badajoz ĉe la montarbranĉoj de Sierra Morena, tre proksime de la kordova distrikto de los Pedroches. La vilaĝo apartenis al la ordeno de Alcántara, kiel loko dependa de la Priorato de Magacela, kiel vilaĝeto de Benquerencia.

Pro ties strukturo kaj morfologio temas pri tipe kamparana setlejo kie la arkitekturo populara reprezenta de la zono estas el kotobriko.

Monumentoj redakti

La konstruaĵoj de la vilaĝo montras tipajn ekzemplojn de la popola arkitekturo propra de la distrikto, kun blanke kalkofarbitaj domoj, de rimarkindaj fasadoj kun granitaj komponaĵoj kaj ŝtonaj blazonoj. plej fama ekzemplo estas la domo nomita "del Cordón" (de la kordono) ĉe la Placo antaŭ la preĝejo. Fakte la kvartalo ĉirkaŭ la preĝejo estas la plej tipa. La preĝejo Nuestra Señora de la Consolación estas gotika konstruaĵo de la 16-a jarcento, el ŝtono kaj granito, kun belaj prilaboritaj pordoj, turo kaj volbo en la interno.

Gravas ankaŭ la ermitejo de los Cuarenta Mártires (40 martiroj), konstruita en la 18-a jarcento eksterurbe, danke pro forigo de terura plago de lokusto. Aliaj interesaj elementoj estas la kruco ĉe la ŝoseo de Belalcázar kaj ties soklo; la baseno de la Rivera, kaj la fonto de la Fontanica.

Turismo redakti

Ĉiulunde okazas surstrata merkato, kie eblas akiri produktojn ĉu kamparajn ĉu manfaritajn.

La 2-a de februaro oni celebras la Feston de las Candelas aŭ Candelaria (Fajraĵoj), per kampara manĝado. Poste venas la Karnavaloj (februaro) kaj Sankta Isidro Kamparano (15-a de majo), du festoj ege popularaj. En la Sankta Semajno oni miksas religion kun popolaj tradicioj.

Komence de septembre oni celebras la festojn honore de la Patronino Nuestra Señora de la Consolación. En tiuj datoj, krome oni celebras la Foiron de la Olivoleo, kie la vizitantoj povas aĉeti kaj pruvi la olivoleon produktitan laŭ tradiciaj metodoj en tiuj teroj. Kristnaske la tradicio estas la vivantaj kripoj.

Komence de aŭgusto, oni celebras la prestiĝan festivalon OlivaRock, kun la partopreno de diversaj muzikaj grupoj kaj stiloj, tiom naciaj kiom internaciaj, ekde funkio ĝis metala.

Gastronomio redakti

Monterrubio de la Serena estas fama pro la bonkvalitega olivoleo, kun nomigo de origino: "D.O. Monterrubio". Pro tio la gastronomio de la vilaĝo estas regata de la uzado de la bonkvalita olivoleo kaj tablolivoj.

Korme estas famaj la hejmaj dolĉaĵoj faritaj ĉefe en Karnavaloj, nome pestiños, floroj, ringodolĉoj, ktp., korm la paneroj, caldereta el ŝafo, fromaĝo el ŝafo, gazpaĉo kaj porkaĵoj.

La municipo formas parton de la zono de produktado de kvar produktoj elstaraj pro ties kvalito: la fromaĝo, la vino, la ŝinko kaj la olivoleo virga eksterordinara.

Oni komercas per la etiketoj de kvalito de:

  1. Denominación de Origen "Queso de la Serena". (fromaĝo)
  2. Denominación de Origen "Ribera del Guadiana". (vino)
  3. Denominación de Origen "Dehesa de Extremadura". (ŝinko)
  4. Denominación de Origen "Aceite Monterrubio". (olivoleo)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti