Montescheno
Montescheno [monteSKEno] (piemonte Montescheni) estas komunumo en la provinco de Verbano-Cusio-Ossola, en la regiono Piemonto Italio. Tie loĝas (en 2005) 441 homoj.
Montescheno | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | VB Verbano Cusio Ossola (2005) |
Geografia situo | 46° 4′ N, 8° 14′ O (mapo)46.0666666666678.2333333333333Koordinatoj: 46° 4′ N, 8° 14′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 512 m |
Areo | 22 (2005) km² |
Loĝantaro | 398 (2018) |
Loĝdenso | 18 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Barboniga, Cad Mater, Cat Pera, Cresti, Croppo, Ovesco, Progno, Sasso, Selve, Valeggia, Vallemiola, Zonca (2005) |
Najbaraj komunumoj | Antrona Schieranco, Bognanco, Domodossola, Seppiana, Viganella, Villadossola (2005) |
Patrono | San Carlo |
Festa tago | |
Nomo de loĝantoj | monteschenesi |
Poŝtkodo | 28843 |
Imposta kodo | F639 |
Kodo laŭ ISTAT | 103047 |
Telefona prefikso | 0324 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Temas pri montara komunumo, konsistanta el pluraj disigitaj vilaĝetoj. Ĝi situas ĉe la komenco de la Valo Antrona.
La ĉefa ekonomia agado estas terkulturo; pro manko de aliaj stud- aŭ labor-eblecoj, la junularo emas elmigradi, kaj la komunuma loĝantaro plu kaj plu malkreskis dum la lastaj jardekoj.
Pro ĝia belega situo, Montescheno riĉas je somerdomoj; tamen, turismo ĝis nun ankoraŭ ne ekrolis ajnan rolon en la loka ekonomio.
Ĉiujare, je la tria julia dimanĉo, okazas en Montescheno tradicia ceremonio: temas pri la religia procesio Autani [aŭTAni], kiu laŭiras cirklan montaran padon longan proksimume 22 km. Oni ekiras je la 4-a matene kaj revenas je la 10-a vespere. La procesio naskiĝis dum la 17-a jarcento, kaj centoj da homoj ĉiujaxre partoprenas ĝin.
Montescheno kaj EsperantoRedakti
En majo 2009, kaj denove en majo 2010, en la urbo okazis junulara Esperanto-renkontiĝo organizita de Itala Esperantista Junularo: Montara Junulara Semajnfino. La okazaĵo okazis ambaŭfoje dum semajnfino, kaj estis partoprenita de ĉirkaŭ 15 homoj.