Monteto Ancón
monto en Panamo
La Monteto Ancón (hispane Cerro Ancón) estas alto de 199 m situanta en urbo Panamo, Panamo kaj formas parton de la distrikto de Ancón. Ĝi estis sub la jurisdikcio de Usono kiel parto de la Zono de la Kanalo de Panamo, dum granda parto de la 20-a jarcento. Kvankam ĝi situas tuj apud la urbo Panamo, ĝi ne estas urbanizita areo.
Monteto Ancón | |||
---|---|---|---|
![]() Vido de Monteto Ancón kun la flago de Panamo supre
| |||
Alteco | 199 m | ||
Situo | ![]() Panamurbo | ||
Geografia situo | 8° 57′ N, 79° 33′ U (mapo)8.957278-79.549444Koordinatoj: 8° 57′ N, 79° 33′ U (mapo) | ||
| |||
Flago de PanamoRedakti
La unua flago metita sur ĉi tiu monteto estis farita de S-ro Silvestre Tenorio. Sur la supro de la monteto, videblas la flago de Panamo.
Eksteraj ligilojRedakti
- Neoficiala retejo pri Monteto Ancón Arkivigite je 2019-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cerro Ancón en la hispana Vikipedio.