La Montezuma koturno (Cyrtonyx montezumae) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj. Temas pri diketa, sekretema membro de la grupo de la Odontoforedoj de Meksiko kaj kelkaj apudaj partoj de Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montezuma koturno
Montezuma koturno, maskla plenkreskulo
Montezuma koturno, maskla plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Cyrtonyx
Specio: C. montezumae
Cyrtonyx montezumae
(Vigors, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ilustraĵo de kapobildoj fare de Louis Agassiz Fuertes.

Ĉirkaŭ 22 cm longa, ĝi estas unu el la plej mallongaj inter la Amerikaj koturnoj, kvankam ĝi pezas 180 g, same kiel kelkaj koturnoj de la genro Callipepla kiuj estas kelkaj centimetrojn pli longaj. Ĝi havas eĉ pli diketan konstruon kaj pli mallongan voston ol aliaj koturnoj.[1]

Ambaŭ seksoj havas dorson kaj flugilkovrilojn cinamokolorajn kun vertikalaj sablokoloraj strietoj formataj de la plumobordoj kaj cirklaj nigraj punktoj striigitaj. Nuka kresto distingigas ĝian flankan konturon. La beko estas nigra supre kaj bluecgriza sube. Masklaj plenkreskuloj havas rimarkindan, blankanigran vizaĝobildon. Ununura cinamokolora plumo kuŝas super la kresto. Ties flankoj estas bluecgrizaj (ofte ŝajne nigraj) kun markataj punktoj, kiuj en nordaj birdoj estas blankaj kaj en sudaj birdoj estas blankaj antaŭe kaj brunaj aldorse. Meza brusto kaj la ventro estas malhelbrunaj ĉe la nordaj birdoj, pli helaj kaj cinamokoloraj ĉe la sudaj birdoj.

Inoj havas iom de la maskla vizaĝobildo. Ties subaj partoj estas helbrunaj kun iom da fajna nigra strieco kaj aliaj strioj. Junuloj similas al inoj, sed subaj partoj estas grizecaj kun blankaj bordoplumoj kaj nigraj punktoj. Nematuraj maskloj havas la flankan bildon tuje sed ne la vizaĝobildon ĝis komenco de la vintro.[2][3]

Malkutima karaktero de tiu specio estas la longaj, falĉilformaj ungoj, kiujn ili uzas por elfosado.

Voĉo redakti

La kuniga aŭ teritoria alvoko estas "ses al naŭ notoj descendaj laŭtone",[1] "malproksimiga, descenda, trema heno".[3] La maskla kanto por parigado estas "fantoma, melankolia, vibra, descenda fajfo vŭirrrrr"[1] aŭ "insekteca zumado kiu komencas altatone kaj descendas".[2] Ĝi estas elsendata elgrunde, dum aliaj koturnoj kantas el ripozejoj kiaj pintoj de fostoj aŭ de arbustoj.[2] Estas ankaŭ aliaj alvokoj.[1]

Taksonomio redakti

La sudaj populacioj estas foje konsiderataj separata specio, Cyrtonyx sallei. Aliflanke la Montezuma koturno estas foje konsiderata samspecifa kun la tre simila Okulmakula koturno, Cyrtonyx ocellatus, kiu anstataŭas ĝin el la Istmo de Tehuantepeko al norda Nikaragvo.[3]

Teritorio kaj vivejo redakti

Tiu specio troviĝas (aŭ preterpasas) el Oaĥako norden tra la interno de Meksiko al la montoj de centra kaj sudorienta Arizono, centra kaj sudokcidenta Nov-Meksiko, kaj okcidenta Teksaso. Ĝi forestas el dezertoj kaj el valo de Balsaso [2][3]. Estas kvin subspecioj[4] dividitaj en du plumartipoj, nordaj kaj sudaj, kiuj interreproduktiĝas en centra Veracruz.[3]

La biotopo estas malfermaj arbaroj, plej ofte de kverko sed ankaŭ miksitaj de pino kaj kverko kaj de junipero, kun herbo almenaŭ 30 cm alta. Ili preferas precipe deklivojn de montetoj kaj kanjonoj. La teritorio malpliiĝas kaj iĝas fragmentata.[2][3]

Kutimaro redakti

 
Maskloj ĉe Coronado National Memorial.

Aŭtune la Montezuma koturno ne formas grandajn grupojn, kiel ja faras plej parto de Amerikaj koturnoj. Averaĝa aro konsistas el 8 birdoj, ĝuste gapatroj kaj ties idoj, kaj oni vidis arojn pli grandajn ol 25 birdoj. Nokte la birdoj de la grupo ripozas en deklivoj sudorientajn, ĉirkaŭ roko aŭ herbotufo, rigarde eksteren.

Tiu nearktisa kaj neotropisa specio estas de tre loĝantaj birdoj. Paro aŭ aro tipe manĝas 50 m for de la loko kie ili manĝis la pasintan jaron. La teritorioj de aro aŭtune kaj vintre estas nur 1 al 5 hektarojn; en la reprodukta sezono, la paroj etendas kaj la teritorioj povus esti tiom grandaj kiom ĝis 50 hektaroj. Aliflanke oni ne konas sezonajn movojn.[2]

En ĉeesto de homoj, la Montezuma koturno kaŭras senmove en alta herbo anstataŭ kuri. Ili povas permesi alproksimiĝon tiom proksime kiom ĝis 1 metro antaŭ ekflugi (starte per "laŭta, frapa flugilbruo"[1]) kaj rare estis kaptata permane.[2]

Manĝado redakti

La Montezuma koturno manĝas insektojn, ĉefe somere, same kiel plantoj. Gravaj plantoj estas Oxalis kaj aliaj bulboj kiaj tuberoj de Ciperacoj (Cyperus esculentus kaj Cyperus sphaerolepis), kiujn ili elfosas. La truoj, ofte baze de arbustoj kaj rokoj, povus esti ĝis 8 cm profundaj kaj estas certa signo de la esto de la birdo. Kropoj foje enhavas bulbojn de plantoj kiuj ankoraŭ ne kreskis tiusezone; oni ne scias kial la birdoj trovas tiajn bulbojn.[2]

Reproduktado redakti

Maskloj ekkantas februare aŭ marte, sed nestumado ne ekas ĝis julio aŭ aŭgusto, la pluvsezono en sia teritorio. La longa prokrasto inter pariĝado kaj nestumado estas nekutima ĉe koturnoj. Ankaŭ la nesto estas malkutima: herba kupolo kun unu enirejo, pli prilaborata ol plej parto de nestoj en la familio.[2] La ovaro enhavas ĉirkaŭ 11 ovojn (el 6 al 12[3]), kiuj estas "blankecaj"[3] aŭ "gipsoblankaj".[2] Kovado daŭras ĉirkaŭ 25 tagoj fare de kaj masklo kaj ino (du tagojn pli ol ĉe plej parto de Amerikaj koturnoj). Maskloj helpas idozorgadon; almenaŭ ĉe kaptivaj birdoj, ili povas helpi ankaŭ konstrui la neston kaj kovi la ovojn.[2]

Interaagado kun homoj redakti

Kiel plej parto de birdoj de ĝia ordo, la Montezuma koturno estas populara ĉasbirdo. Regulata ĉasado ŝajne ne malbonigas populaciojn multe en Usono,[2] sed ĝi povus havi pli grandan efikon en Meksiko[3]. Pli granda minaco ŝajne estas paŝtado de brutaro, ne pro konkurenco ĉe manĝo sed ĉar ili forigas la kovrejojn kie la koturnoj kaŝiĝas. Paŝtado estas vera malhelpa dum jaroj de malmulta somera pluvo. Tamen kelka paŝtado povus ne malbonigi la koturnajn populaciojn.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Sibley, David Allen. (2000) The Sibley Guide to Birds. Knopf. ISBN 0-679-45122-6.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 (October 1998) “A Closer Look: Montezuma Quail”, Birding XXX (5), p. 407–414. 0161-1836. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 Howell, Steve N. G.; Sophie Webb. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
  4. ITIS Standard Report Page: Cyrtonyx montezumae. Integrated Taxonomic Information System. Arkivita el la originalo je 2004-11-05. Alirita 2006-07-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-11-05. Alirita 2011-04-08.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti