La monto Bego (en la liguria prononcita munte Begu, en franca skribita mont Bégo)) estas monto de Maraj Alpoj 2 872 m alta. Ĝi situas en la masivo Mercantour, en la departemento de Maraj Alpoj (Francio) proksime al la valo de la Roia. Ĝia pinto situas ene de la Mercantour-a Parko kaj okupas centran pozicion en la Valo de la Mirindaĵoj.

Monte Bego
La pinto de Bego
La pinto de Bego
monto
Alteco 2 872 m
Montaro Alpoj
Geografia situo 44° 4′ N, 7° 27′ O (mapo)44.0719444444447.4513888888889Koordinatoj: 44° 4′ N, 7° 27′ O (mapo) f4
Monte Bego (Alpes-Maritimes)
Monte Bego (Alpes-Maritimes)
DEC
Monte Bego
Monte Bego
Situo de Monte Bego
Monte Bego (Alpoj)
Monte Bego (Alpoj)
DEC
Monte Bego
Monte Bego
Situo de Monte Bego
Map
Monte Bego
vdr

Trajtoj redakti

La nomo de la monto venas de hindeŭropa Beg, kiu signifas dia sinjoro.[1] La sama radiko subestas la nomon de Monto Bejgŭa, kiu troviĝas proksime de la itala (liguria) urbo Ĝenovo.[2] "Béga" en la nuna intemelia loka variaĵo de la liguria, estas la vira seksa atributo.[3]. Ĝia nomo devenas de la dio Bajgus, venerita en la maraj alpoj (kaj ankaŭ en la pireneoj, kun la nomo de Bajgoriks);

La monto kaj la ĉirkaŭaj regionoj, precipe la Valo de la Mirindaĵoj kaj Fontanalbo, estas lokoj riĉaj je rokaj gravuraĵoj [4], (pli ol 35.000) ĉefe sur nudaj kaj elmontritaj rokaj krestoj, submetitaj al erozio de la Kvaternaraj glaciaĵoj. Ĉio ĉi kondukis al la hipotezo, ke ĉi tiuj du montoj povus esti aparte gravaj sanktejoj por la antikvaj Liguroj, kune kun Monto Sagro en la Apuaj Alpoj.

La gravuraĵoj redakti

La antikvaj liguroj ne lasis ion skribita, ĉar ili ne konis la skribadon; pri ili oni scias nur tion kion rakontis la romianoj kiam ili alvenis en Ligurujon; post jarcentoj la lokaj homoj sciis nenion pri la gravuraĵoj; ili nur vidis ilin, kaj simple nomis ilin "la mirindaĵoj"; nur en la 17a jarcento iu komencas interesiĝi pri la gravuraĵoj de la antikva liguroj, kaj jen manuskripto verkita ĉirkaŭ la jaro 1590 de Honorato Lorenzo, poste transskribita kelkajn jarojn antaŭ 1610 fare de Pietro Gioffredo, historiisto de la Savoja Domo; la dokumento, konservita en la Torina Ŝtatarkivo, enhavas la priskribon de 17 gravuritaj rokoj el la Valo de Mirindaĵoj.

Sed por alveni al la komenco de scienca esplorado oni devas atendi, ĝis la fino de la 19a jarcento, la alveno de la botanikisto kaj esperantisto Clarence Bicknell, kiu tiom interesiĝis, ke li dum 12 someroj (inter 1897 kaj 1912) eltrovis, fotis, listigis, faris muldokopiojn; multe de tiun ĉi materialon oni povas vidi en la muzeo Bicknell de Bordigero; kiam Bicknell finis, tiam komencis la paleontologo Piero Baroncelli, la unua kiu utiligis la metodojn de arkeologio por analizi la gravuraĵojn, tiel komprenante la aĝon de la gravuraĵoj laŭ la diversaj epokoj (la plej malnovaj estas de 3 000 jaroj a.n.e.). Fine la laboron kompletigis la franco Henry de Lumley, kiu ekde la jaro 1967, pretigis la katalogon kiu nun estas ĉe la "Laboratoire du Lazaret" en Nico.

 
Roka gravuraĵo, Monto Bego

El geologia vidpunkto, Monto Bego situas ĉe la ekstrema limo de la geologia komplekso konata kiel la "kristala montarmasivo de Argentera", kaj esence konsistas el sedimentaj kuŝejoj de vulkana origino devenantaj de la Permio.

Ĝis 1947 la monto estis tute en Italujo, en provinco Cuneo. Post la Traktato de Parizo ĝi pasis al Francio.

Supreniro al la pinto redakti

 
Monto Bego kovrita de neĝo, vidata de la regiono Sapelli

La normala itinero al Monte Bego etendiĝas en la valon de la minejo. Oni atingas la ĉefan kreston, kaj de tie oni supreniras laŭ la kresto al la pinto. La itinero estas de la tipo marŝado kun malfacileco. Eblas fidi al la najbara rifuĝejo de Mirindaĵoj.

Vintra aliro redakti

Vintre eblas aliri la pinton sekvante la saman itineron kiel somere, uzante la skiojn aŭ la neĝŝuojn.

Referencoj redakti

  1. Renato Del Ponte. I Liguri, etnogenesi di un popolo.. Ĝenovo, ECIG, 1999. ISBN 88-7545-832-4
  2. A. Priuli, I. Pucci, Incisioni rupestri e megalitismo in Liguria, eldonoj Priuli & Verlucca, Ivrea, 1994.
  3. [1] Kultura Valo de Mirindaĵoj
  4. Roka Arto en la Alpoj - La rokaj gravuraĵoj de M. Bego

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti