La Monto Kameruno (alia nomo Fako, france Mont Cameroun, angle Mount Cameroon) estas aktiva vulkano en la sudocidenta provinco de la ŝtato Kameruno en Afriko. Ĝi altas 4.095 m kaj estas la plej alta monto de Kameruno kaj okcidenta Afriko.

Monto Kameruno
krateroj de Monto Kameruno
krateroj de Monto Kameruno
montovulkano
Alteco 4 095 m
Situo Kameruno, Centra Afriko
Montaro Kameruna Vulkana Linio
Geografia situo 4° 12′ N, 9° 10′ O (mapo)4.29.1666666666667Koordinatoj: 4° 12′ N, 9° 10′ O (mapo) f4
Monto Kameruno (Kameruno)
Monto Kameruno (Kameruno)
DEC
Monto Kameruno
Monto Kameruno
Situo de Monto Kameruno
Map
Monto Kameruno
Unua grimpo 1861 fare de Richard Francis
Burton
kaj Gustav Mann
Rimarko La plej alta punkto de Kameruno
vdr

La vultana masivo, kiu situas rekte ĉe la Golfo de Gvineo, ekestis pro vulkana aktiveco, kiu ankaŭ kreis la insulojn Sao-Tomeo kaj Principeo, Bioko kaj Annobón en la Golfo de Gvineo, kaj same la Tibesti-montaron en la ŝtato Ĉado. La pli malnova kaj nuntempe ne plu aktiva vulkano Etindi (ankaŭ nomata Eta Monto Kameruno) atingas altecon de 1.715 m.

La lasta erupcio de la vulkano okazis dum la jaro 2000.

Estas popola kutimo kurkonkurenco kaj por viroj kaj por virinoj de 3 km al la pinto de la monto.

Vidu ankaŭ redakti