La Monto McKinley (aŭ Denali en atabaska lingvo kaj jam oficiale en Usono Monto Denali; vidu sube ĉe Historio) estas la plej alta monto de Nordameriko kaj Usono kun alteco de 6194 metroj super la marnivelo. Ĝi situas en Alasko, Usono.

Monto Denali
monto
Alteco 6 194 m
Situo Usono Usono
Alasko
Montaro Alaska Montaro
Geografia situo 63° 4′ N, 151° 0′ U (mapo)63.0695-151.0074Koordinatoj: 63° 4′ N, 151° 0′ U (mapo) f4
Monto Denali (Alasko)
Monto Denali (Alasko)
DEC
Monto Denali
Monto Denali
Situo de Monto Denali
Map
Monto Denali
Unua grimpo 7-a de junio 1913 fare de Hudson Stuck, Harry Karstens, Walter Harper kaj Robert Tatum
Plej facila montgrimpo Ekde la vojo West Buttress
Rimarko Plej alta monto de Usono
vdr

Ĝia alteco, ĝia ekstrema klimato kaj ĝia arkta geografio tre malfaciligas la grimpadon tiel, ke la unua sukcesa grimpo okazis en 1913. Ekde 1917, la monto situas en la protektita zono de la nacia parko de Denali.

Geografio redakti

Situo redakti

La monto McKinley estas la plej alta punkto de Nordameriko. Ĝi proksimume situas en la centro de Alasko, en la distrikto de Denalo, en Usono, ene de la Alaska montaro, je 200 kilometroj norde el Anchorage kaj je 260 kilometroj sud-okcidente el Fairbanks.

Topografio redakti

La monto McKinley estas pli voluma kaj pli granda ol la Ĉomolungmo. Eĉ se la kulmino de la « tegmento de la mondo » estas 2 700 metrojn pli alta ol la monto McKinley, sia bazo situas sur la Tibeta Altebenaĵo je altitudo de 5 200 metroj, donante al la monto altecon de 3 600 metroj. La bazo de la monto McKinley estas altebenaĵo je altitudo de 700 metroj, donante al la monto altecon de 5 500 metroj.

 
Animado kiu montras la monton tri-dimensie

Ĝi havas du gravajn pintojn: la suda pinto estas la plej alta, dum la norda pinto havas altitudon de 5 934 metroj. La aliaj malgravaj montopintoj estas la South Buttress (4 842 metroj), la East Buttress high point (4 490 metroj), la East Buttress most topographically prominent point (4 465 metroj) kaj la Browne Tower (4 429 metroj).

Estas kvin grandaj glaĉeroj, el kiuj kelkaj havas longecon de 70 ĝis 80 kilometroj. La glaĉero Peters situas en la nord-okcidenta flanko kaj la glaĉero Muldrow situas en la nord-oriento. Oriente de Muldrow kaj atingante la okcidentan flankon de la monto estas la glaĉero Traleika. Oni trovas la glaĉeron Ruth en la sud-oriento kaj glaĉeron Kahiltna en la sud-okcidento.

Geologio redakti

La Alaska montaro estis formita per subduckio, je ritmo de 5 centimetroj ĉiujare, de la pacifika plato sub la nordamerikan platon, kaŭzante la misformadon de la dua. La monto McKinley konstituiĝas el granito kaj skisto, pro metamorfismo en la montaro, kaj, je profundeco de 10 kilometroj, el plutonitaro kiu aĝas 56 milionojn da jaroj. La plato daŭrigas puŝi la monton supren je ritmo de unu milimetro ĉiujare.

Pro la tektona aktiveco, ĉirkaŭ 600 tertremoj je magnitudo de pli ol 1 en la skalo de Richter okazas en la regiono ĉiujare. 70 % el ili havas magnitudon inter 1,5 kaj 2,5, kaj la surcentroj ofter situas je profundeco inter 0 kaj 15 kilometroj. Tre rare la magnitudo trapasas 4,5. Tamen, la 21-an de majo 1991, tertremo kun magnitudo de 6,1 okazis je profundeco de 112 kilometroj sub la monto McKinley. La 23-an de oktobro kaj la 3-an de novembro 2002, du tertremoj kun magnitudo de 6,3 kaj 7,9 okazis je profundeco de 50 kilometroj, oriente de la parko, la dua tertremo estante la dua plej forta en la historio de la ŝtato de Alasko. Unu el la gravaj faŭltoj kiu estis kaŭzitaj de tiuj tektonaj movoj estas la faŭlto de Denali. La organizo Alaska Earthquake Information Center studas la aktivecon en la regiono.

Klimato redakti

 
Mont McKinley kaj tajgo

Oni karakterizas la monton kun la ege malvarma klimato kaj la nekutima risko de altomalsano kaŭzita de la altitudo kaj la latitudo. En la ekvatoro, je tiu altitudo estus 47% el la disponebla dioksigeno en la marnivelo, sed pro la latitudo la premo estas pli malalta.

Somere, la suno brilas dum 22 horoj kaj la temperaturo povas atingi pli ol 0 °C. Tamen, vintre, la temperaturo povas ofte atingi malpli ol −40 °C, la rekordo estante −73 °C.

La neĝaj precipitaĵoj estas pli abundaj en la suda flanko, ĉar la varma kaj humida aero devenas de la Pacifiko, al sudo, kaj estas haltigita de la Alaska montraro. La humideco rapide konsensiĝas kaj okazigas abundajn neĝfalojn. Tiel la faŭno kaj la flaŭro estas pli abundaj en la norda flanko.

Ĝis altitudo de 2000 metroj estas videblaj korvojfringoj kaj kelkaj muskoj aŭ likenoj sur la rokoj. Krom tio la ĉirkaŭĵo estas senviva.

Historio redakti

Indianoj redakti

La unuaj loĝantoj de la regiono estas Atabaskaj Indianoj. Ili estis nomadoj kaj ĉasis printempe kaj aŭtone en la altebenaĵoj de la nordo de la monto McKinley. Ili ŝirkolektis berojn, sekigis fiŝojn kaj rikoltis manĝeblajn plantojn. Ili ĉeestas en la regiono ekde 12 000 jaroj. Tra la tempo estis kreitaj kvin triboj. La Alaska montaro dividis la teritoriojn de la Dena’ina-oj kaj la Ahtna-oj sude, de la Lower Tananas kaj la Koyukona-oj oriente, kaj de la Kolchan-oj norde. La unuaj okcidentuloj, kiuj estis esploristoj, trapistoj kaj ministoj, alvenis komence de la 1900-aj jaroj.

La 30an de Aŭgusto 2015 la usona prezidento Obama renomigis la monton al Monto Denali kiel pruvo de amikeco al indiĝenoj.[1]

Notoj redakti

  1. Joan Faus, Obama rebautiza la montaña más alta de Norteamérica. El McKinley pasa a llamarse Denali, su designación en el lenguaje nativo de Alaska, El País, Madrido, 30a de Aŭgusto 2015. [1] Alirita la 31an de Aŭgusto 2015.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mont McKinley en la franca Vikipedio.