Monto Ontake

La monto Ontake, (japane 御嶽山, Ontake-san aŭ 木曽御嶽山 Kiso Ontake-san), estas dua plej alta vulkano de Japanio, sur kiu situas astronomia observatorio. Ĝi estas 3 067 m alta. La monto Ontake, situanta je ĉirkaŭ 100 km el la urbo Nagojo, estis supozita ekstingita ĝis 1979, kiam serio da erupcioj elpelis ĉirkaŭ 200.000 tunoj da cindroj kaj materialoj. La vulkano reaktiviĝis en 1984, 1991 kaj 2007, per malgrandaj erupcioj. Sed la 27-an de septembro 2014 erupciis senaverte kaj okazigis la morton de ĉirkaŭ 30 montogrimpistoj, ĉar temas pri populara allogo por turistoj kaj montogrimpistoj.

Monto Ontake
Ontakesan 001.JPG
Alteco 3 067 T.P.
Situo Gubernioj Nagano kaj Gifu Japanio
Montaro Ontakesan-Gruppe
Geografia situo 35° 54′ N, 137° 29′ O (mapo)35.8931137.4806Koordinatoj: 35° 54′ N, 137° 29′ O (mapo) f4
Situo de Monto Ontake
Situo de Monto Ontake
Map
Monto Ontake
Speco aktiva stratovulkano
Laste erupciis 27-a de Septembro 2014
Information icon.svg
vdr

Laŭ ĝi nomiĝas la asteroido 2330 Ontake.

BildaroRedakti

Eksteraj ligilojRedakti