Monto Osa (Grekio)

Monto Osa (greke Όσσα), alternative Kissavos (Greke: Κίσσαβος), estas monto en la regiono de Lariso, en Tesalio, Grekio. Ĝi estas 1978 m alta kaj situas inter Peliono sude kaj la Olimpo norde, separate el tiu lasta de la Valo de Tempe.

Monto Osa demalproksime.

En la Greka mitologio, oni diris ke la titanoj Aloeidoj klopodis surigi la Monton Pelionon sur la Monto Osa cele al grimpado de la Olimpo.[1]

ReferencojRedakti

  1. Pseudo-Apolodoro, Bibliotheca i, 7, 4.

Eksteraj ligilojRedakti