La monto Subazjo (itale monte Subasio; IFA: /suˈbazjo/, laŭ la loka prononco /suˈbasjo/) estas monto en la Umbra-Marka Apeninoj, kiu atingas la altitudon de 1 290 metroj[1], situanta en Umbrio, en la provinco Peruĝo. Sur ĝiaj okcidentaj deklivoj leviĝas la urboj Asizo kaj Spelo; sude, unu ĝi troviĝas en la teritorio de Folinjo; oriente ĝi estas inkluzivita en la teritorioj de Valtopina kaj Noĉera Umbra; norde sistemo de mallongaj pintoj troviĝas en la teritorioj de Gŭaldo Tadino, Gubjo (por malgranda parto kiu inkludas la vilaĝetojn de Carbonesca kaj Colpalombo) kaj Valfabrika.

Monto Subazjo
itale Monte Subasio
monto [+]

Supermara alteco1 290 m s.l.m. [+]
Koordinatoj43° 3′ 51″ N, 12° 39′ 45″ O (mapo)43.06416666666712.6625Koordinatoj: 43° 3′ 51″ N, 12° 39′ 45″ O (mapo)

Monto Subazjo (Umbrio)
Monto Subazjo (Umbrio)
DEC
Monto Subazjo
Monto Subazjo
Situo en Umbrio

Monto Subazjo (Italio)
Monto Subazjo (Italio)
DEC
Monto Subazjo
Monto Subazjo
Situo en Italio

Map
Monto Subazjo
Vikimedia Komunejo:  Monte Subasio [+]
vdr

Geografio redakti

Rondforma, sufiĉe vasta, kaj kun modesta alteco kaj ne tro krutaj deklivoj, ĝi estas klare videbla el bona parto de la Umbra Valo. De ĝia supro, oni povas ĝui larĝan panoramon kiu kovras la tutan Umbrajn-Markajn Apeninojn ale al oriente. Ĝi estas kovrita de arbaroj da kverkoj kaj fagoj, preskaŭ ĝis sia supro.

Klimato redakti

 
La neĝa pinto de Subazjo dum la vintraj monatoj

La klimato estas karakterizata de malvarmetaj someroj kaj ofte malvarmaj kaj neĝaj vintroj. Sur la monto preskaŭ ĉiam ventas, dank'al sia disigita kaj izolita pozicio en la Umbra-Marka montoĉeno. La plejparte de siaj ventoj blovas dum la jaro de la nordoriento kaj de la sudokcidento.

Vintre la neĝo estas ofta, kun ĝia apero ekde la fino de novembro ĝis la komenco de marto, kun egaj amasiĝoj sur la deklivo ale al nordoriento kaj en la lokoj kie forte blovas la norda vento, precipe sekvante la Buranon.

En tiu situacio, la monto Subazjo kutimas esti la nura neĝkovrita montmasivo de la Apenina montaro (ankaŭ plej okcidenten), ĉar ĝi estas la orografia limo inter la ventoj stau kaj la Apenina Feno. Krome, kune kun la sudaj ventoj, ankaŭ la pluvoj estas oftaj, kaj akompanas la atlantikajn perturbojn de la atmosfero aŭtune kaj printempe, kun eĉ mildaj temperaturoj (precipe la plej malaltaj). La jarpluvo estas inter ĉ. 900/1 100 mm.

Vivejo redakti

La monto donas sian nomon al la Parko Monte Subazjo, ene de kiu estis identigitaj kvin lokoj de komunuma intereso, areoj destinitaj por la protekto kaj konservado de naturaj habitatoj de kaj besto- kaj plantospecioj: ili estas la supra parto de la rivero Teŝo, la aero Colli Selvalonga – Il Monte, la pinto, la fosaĵo ĉe la Eremo delle Carceri, kaj la areo Poggio Caselle - Fosso Renaro.

Monumentoj kaj lokoj de intereso redakti

Flanke de Asizo, je altitudo de 791 metroj, troviĝas la tiel-nomata «Ermitejo de la malliberejoj», kaverna monaĥejo kie Sankta Francisko kutimis rifuĝi por meditadi kune kun siaj kunuloj; la stacio de Radio Subasio (Radio Subazjo) situas sur la deklivoj de la monto.

Sporto redakti

De la supro oni povas praktiki glisparaŝutadon, eĉ sporta, en ĉiuj sezonoj.

 
Panoramo de Subazjo direkte al la norda Umbra Valo.

El bicikla vidpunkto, la supreniro al la pinto de Subazjo el Asizo havas fortajn deklivojn; ekde Sankta Maria de la Anĝeloj (sube, en la valo) estas fakte almenaŭ 14 km da vojo por proksimume 1 000 m da altdiferenco. Komence troviĝas mallonga sekcio je 5% de altdiferenco por atingi Asizo; tiam la sekcio inter Asizo (post la Pordego dei Cappuccini) kaj la Ermitejo de la malliberejoj estas la plej malfacila, kun deklivoj je ĉirkaŭ 10% fojfoje alproksimantaj al 15%. Post la Ermitejo, la vojo grimpas supren, ofte ŝanĝante direkton, kaj la deklivoj fine iĝas pli mildaj kaj pli regulaj, kvankam ankoraŭ krutaj. Super 1 000 metroj, la vojo ekas ebeniĝi (eĉ kun peceto de mallonga malsupreniro) kaj finfine oni atingas la pinton (1 290 m).

En amaskulturo redakti

  • La poeto Dante Alighieri priskribas la monton en sia Dia Komedio, rakontante la originojn de Francisko el Asizo, en la 11-a kanto de Paradizo; la samajn versojn reprenas la kantisto Anĝelo Brandŭardi en la albumo L'infinitamente piccolo, kiu fakte titolas «Divina Commedia, Paradiso, Canto XI».
  • Ĝi estas menciita en la kurso de la televida serio Alias kiel loko por la profetaĵoj de la fikcia Renesanca profeto Milo Rambaldi[2].
  • La unua parto de la trilogio Mirta-Luna komponita fare de la verkistino Chiara Palazzolo, prezentita en la romano Non mi uccidere (Ne mortigu min), situas sur la monto Subazjo.
  • Ĝi estis la loko de kelkaj sekvencoj de glisparaŝutado prezentitaj en la filmo Uno su due (Unu el du) de Eugenio Cappuccio, kun Fabio Volo kiel aktoro[3].

Referencoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monte Subasio en la itala Vikipedio.