Monto Vár (hungare Várhegy) estas tre malalta monto en Budapeŝto. Vár signifas: fortikaĵo. Panoramo de la monto apartenas al la Monda Heredaĵo.

Monto Vár

Várhegy

Mezepoka panoramo de monto kaj fortikaĵo Vár
Mezepoka panoramo de monto kaj fortikaĵo Vár
montetoaltebenaĵo
Alteco 175 m
Situo  Hungario,
Budapeŝto
Montaro Montaro Buda
Geografia situo 47° 30′ N, 19° 2′ O (mapo)47.50277777777819.031666666667Koordinatoj: 47° 30′ N, 19° 2′ O (mapo) f4
Monto Vár (Montaro Buda)
Monto Vár (Montaro Buda)
DEC
Monto Vár
Monto Vár
Situo de Monto Vár
Monto Vár (Budapeŝto)
Monto Vár (Budapeŝto)
DEC
Monto Vár
Monto Vár
Situo de Monto Vár
Map
Monto Vár
vdr
Nuna panoramo de monto kaj reĝa palaco
Matiaso-preĝejo
Fiŝista Bastiono kun monumento de Stefano la 1-a (Hungario)

Geografio redakti

La monto troviĝas inter Monto Gellért kaj Monteto Rozo, estas 1500 m-ojn longa, 400 m-ojn vasta, 175 m-ojn alta (laŭ la Danubo-nivelo tio estas nur 70 m). La monto formas bastonon kaj ties longo paralelas kun la Danubo. La monto estas fontokalkŝtono, ĉar varmaj fontoj liveris la kalkon el la profundo, el tio konstruiĝis la tuta monto.

La monto estas kovrita per historiaj konstruaĵoj. La tuta monto estas ĉirkaŭita per defenda muro kun bastionoj, ankaŭ nun videblaj. En la suda parto (ĉe Monto Gellért) oni konstruis la reĝan palacon, meze estas la prezidenta palaco kun teatro, norde estas loĝdomoj kaj aliaj konstruaĵoj (burĝa kvartalo).

Historio redakti

La fortikaĵo konstruiĝis post invado de tataroj ekde 1242, kiam reĝo Béla la 4-a ĉirkaŭigis la loĝlokon per fortikaĵmuroj. La kvartalo pleniĝis je hungaroj kaj germanoj, ĉi tie staris eĉ palaceto de la reĝa familio.

Sur la loko de la palaco-kvartalo situis la unua reĝa konstruaĵo, datebla je la unua duono de la 14-a jarcento. En tiu periodo estis konstruita la turo nomumita laŭ princo Stefano, filo de reĝo Karlo la 1-a. La frato de princo Stefano, kiu poste fariĝis reĝo Ludoviko la 1-a, en la jaro 1347 translokis sian sidejon el al urbo Visegrád al Buda. Tiam komenciĝis la konstruado de la reĝa palaco kaj ĝia defenda sistemo, kiu daŭris du jarcentojn. La konstruaĵoj de Ludoviko situis norde de la turo princo Stefano, kaj ties palaco rigardis al Danubo. En la praktiko ĉiuj hungaraj reĝoj alkonstruis ion al la fortikaĵo aŭ al la palaco.

La sekva periodo ligiĝas al la nomo de reĝo Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) (el la Luksemburga dinastio, 1387-1487), kiu de 1410 plenumis ankaŭ la rolon de cezaro (imperiestro). La gotikstilaj konstruaĵoj starigitaj en lia epoko situas pli norde. Ili laŭ grandeco kaj ornamoj multe superis la pli fruajn. La palaco Friss ([friŝ], 'freŝa'), kiu en 1419 jam staris preta, kaj ĝia korto kun malfermita arkado – laŭ la atesto de ŝtonoj ĉizitaj en 1380 – supozeble havas kontakton kun la metiejo Parler en Prago.

En 1458 estis elektita reĝo Matiaso la 1-a, la filo de Johano Hunyadi, la fama militestro kontraŭ la turkoj. Matiaso organizis fortan armeon, li establis fortan centran potencon, kaj li havis eĉ pli grandan havaĵon ol liaj samtempuloj, la angla kaj franca reĝoj. Li konstruigis palacaron tiutempe unu el la plej brilaj, jam kun trajtoj de la stilo “quatrocento” (itale: 15-a jarcento).

La kortego de Matiaso - helpe de lia edzino Beatrica el Napolo kaj ŝin akompanantaj metiistoj, artistoj, krome helpe de hungaraj junuloj studantaj en Italio - fariĝis la hejmo de humanisma kulturo. De Bonfini, la historiisto de Matiaso, ni scias, ke estis trovebla en ĝi pompa marmora halo, riĉega biblioteko kun luksaj libroj (Corvinus), vastaj manĝejoj, ornamitaj dormoĉambroj. La diversaj ejoj estis ornamitaj per kasonoj, pompaj fornegoj, gravuritaj plankobrikoj, ruĝmarmoraj pordokadroj, kaj la koridoroj per renesancstilaj putoj, bronzaj statuoj kaj pordoj.

En la jaro 1526 mallongtempe, sed de 1541 dum unu kaj duonjarcentoj la tuta urboparto fariĝis posedaĵo de turkaj konkerantoj. Ili nur simple foruzis sed ne konservis ĝin. La detruiĝon rapidigis ankaŭ la sieĝoj, incendioj, la eksplodo de la pulvo-turo.

Kvankam en la jaro 1686 la urbo Buda estis liberigata de turka regado, la kvazaŭ monument-aspektaj konstruaĵoj restis ne renovigitaj dum la sekvaj tridek jaroj.

Komence de la 18-a jarcento la ĉirkaŭaĵo de la palaco ĝis la fortikaĵmuroj estis niveligitaj pere de ruboj de la iama mezepoka palaco. Sur la ruboj estis konstruita modestaspekta kazernostila baroka kastelo, en ĝi ricevis lokon la aŭstra milita komandantaro.

La konstruado rapidiĝis dum la regado de imperiestrino-reĝino Maria Terezia pro postulo de hungara nobelaro. Laŭ la planoj de I. N. Jadott, F. A. Hillebrandt kaj I. Oracsek inter 1749-1770 pretiĝis la palaco rigardanta al Danubo. Ĝian internaĵon ornamis la freskoj de Vinzenz Fischer. Ĝis 1780 la palaco fariĝis la sidejo de universitato, translokita el Nagyszombat, poste sidejo de la palatino, anstataŭanto de la reĝon.

Post la 1867-a aŭstra-hungara interkonsento denove montriĝis bezono por reprezenta reĝa palaco en Buda. En 1881 arkitekto Miklós Ybl estis komisiita alikonstrui la palacon. Post la morto de M. Ybl (1891) estis konstruita nova alo laŭ la planoj de Alajos Hauszmann tiel, ke la antaŭaj partoj de la palaco estis spegulite konstruitaj en la norda flanko.

La palacaron fermas norde, flanke de la burĝa urboparto, muro kaj novbaroka barilo. Apude troveblas la placo Sankta Georgo (Szent György tér). Sur la danuba parto de la palaco en mezepoko staris la klostro kaj preĝejo de franciskanoj, dum la regado de turkoj la moskeo de paŝao de Buda. Inter 1728-1736 sur la sama loko la karmelanoj konstruis puritanan barokan klostron kaj preĝejon. Post la malfondo de la karmelana ordeno en 1787 la arkitekto Farkas Kempelen transformis la preĝejon je teatro. En ĝi okazis la unua hungarlingva teatra prezentado en la jaro 1790.

Sude de la klostro-teatro lokigis sian palacon klasikstilan grafo Vince Sándor pere de konstruistoj János Ámon el Vieno kaj Mihály Pollack el Budapeŝto. La reliefojn kreis la skulptisto Anton Kirchmayer el Bavario. La Aleksandro-palaco (Sándor palota) fariĝis la sidejo de la ĉefministro inter 1867 kaj 1945.

La mezepoka burĝa parto de Buda komenciĝis ĉe la nuna Paradoplaco (Disz tér). La sistemo de la stratoj preskaŭ konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĝi montras la skemon de plane konstruita urbo. La Paradoplaco donas specifan historian sekcon tra la konstruado de la burĝa kvartalo. La placo grandparte konsistas el modestaj burĝaj barokaj (n-ro 15a), klasikismaj, historiismaj domoj, sed ankaŭ tie troveblas ekzemplo de karakteriza aristokrata konstruaĵo: la palaco de Batthyány (n-ro 3a). Tiu duetaĝa reputacia domego konstruiĝis inter 1745-1748 laŭ la planoj de József Gissl utiligante du mezepokajn domojn. La apude staranta senkaraktera domo montras indan vidaĵon malantaŭ ĝia pordo: tie troveblas el la 13-15a jarcentoj unu el la karakterizaj elementoj de la burĝa konstruarto: la plej frua sidniĉo. Sub la numero 13a troveblas la klasikisma domo konstruita en 1815, devenas same el la mezepoko. Ĝiaj superfenestraj reliefoj simbolas la diojn kaj heroojn: Diana, Romulo, Remo, Rea Silvia kaj Pallas Athene.

La larĝa strato Trezorista (Tárnok utca) kondukas al la centro de la fortikaĵkvartalo, ĉiuj domoj en ĝi estis konstruitaj sur mezepokaj restaĵoj en la 18-19a jarcentoj. Du domoj ankoraŭ montras la tiutempan formon. Sub la n-ro 14a videblas bela ekzemplo de la 14-15-jarcenta stilo: antaŭen konstruita etaĝo, la dekoraĵ-pentraĵoj de la fasado, la formo kaj la truoj de la tegmento. (Vid-al-vide en la moderna loĝdomo, malantaŭ la pordego, estas videblaj belaj sidniĉoj). Sub la numero 18a, teretaĝe, videblas la restaĵoj de la iam tie funkciinta apoteko.

La placo Sankta-Triunuo (Szentháromság-tér) estas la centro de la civitana kvartalo. Ĝi ricevis la nomon pri tiu statuokompozicio, kiun skulptis inter 1711-14 Fülöp Ungleich el Eisenstadt, kaj ĝin reliefigis Antal Hörger. Per la riĉa baroka statuokompozicio dankis la civitanoj de Buda al Dio la foriĝon de pesto.

 
Kafejo Ruszwurm

Unu el la karakterizaj partoj de la placo estas la urbodomo de Buda, kvankam ĝia pordego malfermiĝas al la strato Szentháromság. Ĝi estis konstruita inter 1702-1710 laŭ la planoj de Ceresola Denerio, kaj ĝia internaĵo aludas la mezepokon. Krom la eleganta ŝtuparejo ankaŭ menciindas la iama kapelo, en kiu videblas la stukoreliefoj de Sankta Maria kaj de Sankta Floriano, protektanto kontraŭ incendio.

Vid’-al-vide al la urbodomo staras civitanaj loĝdomoj el la 18a jarcento. Inter ili la plej fama estas tiu kapvost-harlig-stila, en kiu de 1827 funkcias la sukeraĵejo Ruszwurm. Ĝian ampirstilan instalaĵon pretigis lignaĵisto Krautsiedler kaj skulptisto Lőrinc Dunainszky.

Preĝejoj redakti

Turismo redakti

Monto Vár apartenas al la unuarangaj vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj de la ĉefurbo. Estas ebleco perpiede supreniri helpe de ŝtuparoj, sed estas lifto ĉe la biblioteko, malgrandaj aŭtobusoj trafikas tre ofte, funikularo funkcias de la Danubo-bordo, nome Funikularo de Budapeŝto. Aŭtoj uzas 3 pordojn, se ili havas specialajn permesojn. Apud Matias-preĝejo luksa hotelo funkcias kaj apude troviĝas Fiŝista Bastiono.

La monto Vár estas ankaŭ baraĵo, tial oni faris tunelon apud la funikularo por aŭtoj. En la fortikaĵo la plej grava muzeo estas la Hungara Nacia Galerio. Apude Tutlanda Biblioteko Széchenyi troviĝas.

Malsupre labirinto (parte artefaritaj kavernoj) estas turisma vidindaĵo.

Skulptaĵoj redakti

Akvoproviza servo redakti

La monto havis putojn, kiuj ne sufiĉis. Tial oni faris specialajn pumpilojn, kiuj pumpis la akvon el la Danubo. Estis tempo, kiam la monto ricevis akvon de la proksimaj pli altaj montoj.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti