Monto Vinson estas monto 4892 metrojn alta en okcidenta Antarkto, kiu estas la plej alta punkto de samnoma montomasivo Vinson kaj estas la plej alta punkto de Antarkto. La montomasivo estis malkovrita en januaro 1958 fare de aviadilo de la usona mararmeo. En 1961, la masivo ricevis siajn nomojn fare de la usona Rekomenda komitato pri antarktaj nomoj, honore al Carl Vinson, georgia membro de la Usona Kongreso, kiu tre subtenis la antarktan esploradon. Nur la 1-an de novembro 2006 la rekomenda komitato deklaris ke la masivo kaj ties plej alta monto konsideriĝu apartaj objektoj. La monto estis unuafoje grimpata en 1966. Ekspedicio en 2001 unuafoje grimpis ĝin tra la orienta vojo, kaj ankaŭ prenis GPS-mezuradojn de la pinta alteco. Ĝis februaro 2010, sume 1 400 montgrimpistoj provis atingi la supron de la monto.

Monto Vinson
Monto Vinson de nordokcidente
Monto Vinson de nordokcidente
montarmasivomontara sistemomonto
Alteco 4 892 m
Situo Antarkto
Geografia situo 78° 32′ S, 85° 37′ U (mapo)-78.525277777778-85.616944444444Koordinatoj: 78° 32′ S, 85° 37′ U (mapo) f4
Monto Vinson (Antarkto)
Monto Vinson (Antarkto)
DEC
Monto Vinson
Monto Vinson
Situo de Monto Vinson
Map
Monto Vinson
Unua grimpo en 1966
Rimarko La plej alta punkto de Antarkto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti