Monto de krucoj (litove Kryžių kalnas) estas artefarita monto troviĝanta norde de litova urbo Šiauliai. Estas starigitaj sur ĝi miloj da krucoj.

Monto de krucoj
litove Kryžių kalnas
Fortikaĵo kastro
Loko
Ŝtato Litovio

Geografia situo

56° 0′ 55″ N, 23° 25′ 0″ O (mapo)56.01527777777823.416666666667Koordinatoj: 56° 0′ 55″ N, 23° 25′ 0″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolika
diocezo Šiauliai
Statuso sankta loko
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Mapo
Monto de krucoj (Litovio)
Monto de krucoj (Litovio)
DEC

Map

Ligiloj
vdr
Monto de krucoj

Historio redakti

Laŭ arkeologiaj trovoj komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento proksime de la hodiaŭa monteto situis en la 14-a jarcento burgo de la germanlingva armee ekspansiema Livonia Ordeno. La unuaj krucoj estis starigitaj surloke en la unua duono de la 19-a jarcento omaĝe de viktimoj de pola novembra ribelo el la jaro 1831, kiuj estis tie sepultitaj. Kiel pluaj estis sur tiu ĉi loko sepultitaj viktimoj de plua pola ribelo, januara ribelo el la jaro 1863.

Komence de la 20-a jarcento estis sur la loko proksimume 100 krucoj kaj ilia nombro danke al enlandaj kaj eksterlandaj pilgrimantoj senĉese kreskis. En la tempo, kiam Litovio estis parto de Sovetunio, la reganta reĝimo klopodis la lokon kiel nedeziratan religian kaj nacian simbolon kelkfoje likvidi. La krucoj estis kelkfoje neniigitaj per buldozoj, unuafoje en la jaro 1961, sed lokaj loĝantoj ĉiam denove starigis ilin. En la tempo de liberigo de la politikaj rilatoj post la jaro 1985 Sovetunio rezignis pri la klopodo neniigi tiun ĉi lokon.

Kaj la monto de la krucoj impresis ĉiujn pro sia neimagebla grandeco. Ĝi estas unika loko en la mondo kun centoj kaj centoj da miloj da diversgrandaj kaj diversformaj krucoj, kapeletfostoj, statuetoj de sanktuloj, ĉirkaŭvinditaj per rozariaj ĉenoj, alportitaj de pilgrimantoj. La krucoj, starigitaj de homoj, enplektiĝas en ununura mirinda ornamaĵo, komplika kiel la vivo mem, kaj ili konfirmas la esperon je Dia helpo vivi pli noble, pli honeste kaj pli bone. Entute: simpla aranĝo, ne artefarita aŭ inĝeniera, kiu kortuŝas pro la signifo kaj paroliva atesto (eĉ la vento, kiu tintingis la rozariajn ĉenojn ŝajnis atentigi nin pri la sopiro de la devotecaj amasoj).

Dum la soveta reĝimo redakti

La starigado de krucoj sur la monto, krom la devoteca signifo, iel signifis ankaŭ la reziston kontraŭ tiu regimo. En 1961 oni komencis detrui la monton kies krucoj estis bruligitaj, forigitaj aŭ enterigitaj. Tamen post ĉiu detruado la monto de la krucoj renaskiĝis kaj iĝis simbolo de la suferoj, de la nevenkebla kredo, de la sopiro je sendependo kaj de la esperoj de la litovoj. Tio famigis la monton ekster la limoj de Litovio tiel ke la 7an de Septembro 1993 Papo Johano Paŭlo la 2a vizitis ĝin kaj donacis al la loko lignan statuon Krucon, kiu tie staras. Hodiaŭ la monto estas celo de vico de turistoj kaj pilgrimantoj el la tuta mondo, kiuj alportas senĉese novajn krucojn. En 2000 apud la monto de la krucoj estis starigita moderna monaĥejo en kiu vivas junaj franciskanaj pastroj. La vizito estis tre interesa, samkiel la alparolo de la reprezentanto. La klostra kapelo, malantaŭ la altaro, havas grandegan vitran fenestron tra kiu videblas la tuta monto.

 
Kryžių kalno panorama