La montoj Stanovoj (ruse Станово́й хребе́т), estas montaro en Orienta Siberio, nome en azia Rusio. La regiono de la montoj Stavonoj estas preskaŭ senhoma. Administracie ĝi apartenas al la Jakutio kaj al la Ĥabarovska regiono de la Federacio de Rusio.

Montoj Stanovoj
montara sistemo
Alteco 2 482 m
Geografia situo 55° 18′ N, 127° 18′ O (mapo)55.3127.3Koordinatoj: 55° 18′ N, 127° 18′ O (mapo) f4
Montoj Stanovoj (Rusio)
Montoj Stanovoj (Rusio)
DEC
Montoj Stanovoj
Montoj Stanovoj
Situo de Montoj Stanovoj
Map
Montoj Stanovoj
vdr

Priskribo redakti

La montoj Stavonoj etendiĝas en direkto Or-Ok ĉirkaŭ 720 km de longo, el la valo de la rivero Oljokma (proksime de la lago Bajkalo), en la okcidento, ĝis la valo de la rivero Uĉur, en la oriento, preskaŭ en la Oĥotska Maro. Ties larĝo estas de 100-180 km. Tiuj montoj separas la basenon de la rivero Lena, norde, disde la baseno de la rivero Amur, sude. La nombraj glaĉeroj de la montoj Stanovoj estas la ĉefa fonto de la rivero Lena. La montoj Ĝablonovi foje estas konsiderataj etendo sudokcidenta de la montoj Stanavoj. La pluiĝo nordoriente estas la montoj Dĵugdzhur, kiu etendiĝas paralele al la marbordo de la Oĥotska Maro.

La plej alta punkto estas la monto Skalisti, kun 2482 m, en la centro de la montoĉeno kaj ankaŭ la Roka Goleco, de 2412 m. En la reliefo de la montoj Stanovoj, la altebenaĵoj estas tre etendaj. En la areo estas kelkaj naciaj parkoj, kio helpas la konservadon de naturaj specioj kaj de biodiverseco.

Bildaro redakti

  • Koordinatoj 55°30′N 127°30′E

Notoj redakti