Montoj de Toledo (komarko)
Montoj de Toledo aŭ en la hispana origine Montes de Toledo estas komarko de Toledo, Hispanio. Ĝi etendiĝas sude de la provinco, lime parte kun Ciudad Real. Komenciĝas ĉe la montopasejo de Los Yébenes kaj finiĝas ĉe Hontanar, etende de oriento al okcidento ekde la komarko Toleda Manĉo al La Jara. Oni ne konfuzu kun la natura komarko pli etenda kaj samnoma Montoj de Toledo, kiu estas montara sistemo siavice komponita el diversaj montaroj (hispane sierras).
Montoj de Toledo | |||
---|---|---|---|
komarko de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
- koordinatoj | 39° 38′ 0″ N, 4° 29′ 0″ U (mapo)39.63333333-4.48333333Koordinatoj: 39° 38′ 0″ N, 4° 29′ 0″ U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 3 018 km² (301 800 ha) [+] | ||
Areo | 3 018 km² (301 800 ha) [+] | ||
Montoj de Toledo | |||
Vikimedia Komunejo: Montes de Toledo (comarca) [+] | |||
La vilaĝoj evitas la altaĵojn kaj situas sur la ebenaĵoj aŭ restas sur mezo de la deklivaro, kiel ĉe Los Yébenes. Kelkaj, kiaj Sonseca, Ajofrín aŭ Pulgar, estas ege malproksime de la montara zono, sed pro ties karakteroj, estas konsiderindaj kiel vilaĝoj aŭ urbetoj "montarecaj". Tiu komarko estas anomalio en la ĝenerale ebena konturo de la provinco kaj same okazas pri la flaŭro kaj al faŭno. De la mezaveraĝa alteco de Toledo, 600/700 msm, oni pasas krute al la izolaj altaĵoj de la pinto de Noez (1.035 msm) aŭ tiu de Layos (1.084 msm), sen kalkuli la plej altan parton de la propra montaro nome Castillejo (1.203 msm), en Los Yébenes. La plej alta pinto estas en Corral de Cantos (Hontanar) kun 1418 metroj de alteco.
En tiu komarko ekfluas la rivero Algodor kaj trafluas la rivero Torcón serĉe de la Taĵo, el kiu ili estas alfluantoj.
Municipoj
redaktiMunicipo | Populacio | Areo | Denseco |
---|---|---|---|
Sonseca | 11.178 | 59,56 | 179,41 |
Los Yébenes | 6.434 | 677,46 | 9,36 |
Argés | 5.178 | 23,74 | 181,48 |
Navahermosa | 4.310 | 129,79 | 32,43 |
Polán | 3.937 | 158,70 | 23,68 |
Gálvez | 3.476 | 55,00 | 61,51 |
Cobisa | 3.645 | 14,48 | 221,45 |
Nambroca | 3.415 | 82,02 | 36,17 |
Menasalbas | 3.344 | 179,44 | 17,87 |
Urda | 3.166 | 217,82 | 14,53 |
Orgaz | 2.838 | 154,48 | 17,68 |
Burguillos de Toledo | 2.399 | 28,49 | 69,96 |
Ajofrín | 2.328 | 35,10 | 64,92 |
San Pablo de los Montes | 2.271 | 100,05 | 22,81 |
Guadamur | 1.819 | 38,23 | 46,41 |
Pulgar | 1.653 | 38,60 | 37,82 |
Cuerva | 1.571 | 37,51 | 37,88 |
Las Ventas con Peña Aguilera | 1.355 | 140,09 | 9,64 |
Mazarambroz | 1.349 | 216,02 | 6,08 |
Noez | 967 | 34,22 | 28,26 |
Almonacid de Toledo | 903 | 95,78 | 8,49 |
San Martín de Montalbán | 794 | 133,03 | 5,62 |
Villaminaya | 608 | 21,28 | 27,54 |
Mascaraque | 533 | 65,61 | 7,55 |
Manzaneque | 472 | 12,22 | 37,23 |
Layos | 444 | 18,39 | 20,55 |
Totanés | 438 | 26,04 | 16,01 |
Marjaliza | 321 | 65,80 | 4,59 |
Chueca | 253 | 11,12 | 22,93 |
Casasbuenas | 241 | 30,46 | 7,62 |
Hontanar | 159 | 151,77 | 0,87 |
Faŭno kaj flaŭro
redaktiTra valoj, krutejoj, deklivoj kaj makisoj abundas cervoj, aŭdeblaj dum la noktoj septembraj de pariĝado, kaŝiĝas aproj inter la anzinaretoj kaj estas ankaŭ linkoj kaj foinoj, putoroj, vulpoj, vizeloj, ktp ĉe pejzaĝo de anzinoj, kverkoj, korkokverkoj, montokverkoj, cistoj kaj erikoj.
Klimato
redaktiLa klimato de tiu komarko estas la ĝenerala de la provinco kaj eĉ de la regiono, nuance nur ĉar la pli alta situo okazigas descendon, kvankam ne troan, de la temperaturoj. Pro tio la neĝo estas pli ofta ankaŭ ol ĉe La Jara, La Sagra aŭ Toleda Manĉo, sed ankaŭ malmulte daŭrebla. La hegemoniaj ventoj estas sudorientaj; printempe kaj aŭtune ankaŭ el okcidento kaj vintre nordaj.
Ĉasado kaj fiŝkaptado
redaktiSe Toledo estas unu de la plej privilegiaj provincoj de Hispanio por ĉasado, kaj la Montoj de Toledo la komarko toleda de plej granda riĉo ĉasa, estas facile kompreni la ĝuon de ĉasistoj kiuj alvenas tien. Oni ĉasas cervojn, aprojn, leporojn, kuniklojn, perdrikojn, kaj ĉefe la ruĝkruran perdrikon. La loko plej elstara por ĉasado en la Montoj de Toledo estas sendube, la ĉasejo "Los Quintos de Mora".