Montparnasse - Bienvenüe (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Montparnasse, Gare Montparnasse kaj Turo Montparnasse.

Montparnasse - Bienvenüe [mɔ̃paʁnas bjɛ̃vəny] estas stacio sur linioj 4, 6, 12 kaj 13 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 6-a, 14-a kaj 15-a arondismentoj de Parizo.

Montparnasse - Bienvenüe
Stacio sur linio 13
Stacio sur linio 13
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 6-a / 14-a / 15-a
Geografia situo 48° 50′ 36″ N, 2° 19′ 23″ O (mapo)48.8434662.323072Koordinatoj: 48° 50′ 36″ N, 2° 19′ 23″ O (mapo)
Montparnasse - Bienvenüe (Parizo)
Montparnasse - Bienvenüe (Parizo)
DEC
Montparnasse - Bienvenüe
Montparnasse - Bienvenüe
Montparnasse - Bienvenüe
Situo sur mapo de Parizo
Map
Montparnasse - Bienvenüe
Ecoj
Trakoj 8
Kajoj 8
Tarifa zono 1
Jara trafiko 20 407 224 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 24-a de aprilo 1906 2S
14-a de oktobro 1907 2S M05
6-a de aprilo 1910 M04
5-a de novembro 1910 M12
21-a de januaro 1937 eksa 14
6-a de oktobro 1942 M05M06
9-a de novembro 1976 M13
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 0408
Metro-linioj M04 · M06 · M12 · M13
Interkonektoj
Trajno-linio
vdr

Stacio redakti

Komence, ekzistis du apartaj stacioj:

  • Montparnasse kiu estis stacio inter la linio 4, posedaĵo de la CMP, kaj la linio 12, kiu apartenis al Nord-Sud. Ĝi situis sub Bulvardo du Montparnasse en la enirejo de la malnova stacidomo de Paris-Montparnasse.
  • Bienvenüe, kiu estis nomita omaĝe al inĝeniero Fulgence Bienvenüe, la patro de la metroo de Parizo, kaj situis malantaŭ la stacidomo Paris-Montparnasse. Ĝi plenumis konekton inter linioj hodiaŭ numeritaj 6 kaj 13.

Fine de la 1930-aj jaroj, longa koridoro de interkonekto ligis ambaŭ staciojn Montparnasse kaj Bienvenüe.

La 6-an de oktobro 1942, ambaŭ stacioj kunfandiĝis en unu solan sub la nomo Montparnasse - Bienvenüe. En tiu epoko estis malfermita « Gare du Maine » kiu fariĝis kapo- kaj fin-stacio de ĉef-liniaj trajnoj; la malnova stacidomo, situanta Placon du 18-Juin-1940, fariĝinta tro mallarĝa kaj mallonga, estis komence rezervita al suburba trafiko.

En la 1970-aj jaroj, la lasta estis malkonstruita por lasi lokon al Turo Montparnasse. Hodiaŭ, la tuta trafiko de SNCF estas ekspluatata en la nova stacidomo. Rul-trotuaro estis instalita en la subtera koridoro kiu plenumas konekton inter la linio 6 kaj la eksa linio 14 (fariĝinta linio 13), flanke de nova stacidomo, kaj linioj 4 kaj 12, flanke de Strato de Rennes.

La haltejoj de linioj 4 kaj 12 situas norde (sub Placo du 18-Juin-1940) dum la haltejoj de linioj 6 kaj 13 situas sude apud Pordo Océane, flanke de la stacidomo SNCF.

Alirejoj redakti

  • |1| Pordo Océane: rekta aliro en stacidomo SNCF, ŝtuparoj kaj rulŝtuparoj
  • |2| Placo Bienvenüe: ŝtuparo n-ro 32, Avenuo du Maine
  • |4| Turo Montparnasse: ŝtuparo Placo Raoul-Dautry (inter turo kaj stacidomo)
  • |5| Bulvardo du Montparnasse: du ŝtuparoj n-roj 71 kaj 73, Bulvardo du Montparnasse
  • |6| Strato d'Odessa: ŝtuparo kaj rulŝtuparo n-ro 1, Strato du Départ
  • |7| Strato du Départ: rekta aliro en sub-grundo de komerca centro
  • |8| Strato de Rennes: ŝtuparo n-ro 59bis, Bulvardo du Montparnasse

Interkonektoj redakti

Proksime redakti

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti