Montsevelier (la malnova germanlingva nomo de la loko estas Mutzwil) estis ĝis la fino de decembro 2012 komunumo kaj estas ek de la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Val Terbi en la Distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 502 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Montsevelier
Blazono de Montsevelier
Blazono de Montsevelier
Blazono de Montsevelier
Vilaĝocentro de Montsevelier kun preghejo
Vilaĝocentro de Montsevelier kun preghejo
Vilaĝocentro de Montsevelier
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Ĵuraso
Komunumo(j) Val Terbi
Koordinatoj  47° 21′ 45″ N 7° 30′ 30″ O / 47.36250 °N, 7.50833 °O / 47.36250; 7.50833 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 45″ N 7° 30′ 30″ O / 47.36250 °N, 7.50833 °O / 47.36250; 7.50833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 502
Areo 7,75 km²
Alteco 565 m super marnivelo
Poŝtkodo 2828
Mapo de Montsevelier
Mapo de Montsevelier
Situa mapo de Montsevelier antaŭ la komunuma kunfandiĝo
vdr

Geografio redakti

Montsevelier situas en la nordoriento de la Valkaldrono de Delemonto en la tiel nomita Val Terbi. La teritorion de la komunumo senakvigas la rivereto de Montesevelier, kiu alfluas al Scheulte, alfluanto de Birs. La nordan limon de la komunumo formas la kresto de la ĵurasa montĉeno Fringeli, kie kun alteco de 1073 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,75 km², de kiuj 45% estas kovritaj de arbaro, 51% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Iamaj najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo Montsevelier limis ĝis fino de 2012 en nordo al Grindel (SO), en nordoriento al Erschwil (SO), en oriento al Beinwil (SO), en sudo al Mervelier, en okcidento al Corban, kaj en nordokcidento al Bärschwil (SO).

Trafiko redakti

La komunumo Montsevelier situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslino tra Mervelier al Delemonto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Montsevelier datiĝas el la jaro 1136 kiel Muzivilir.

Dum mezepoko Montsevelier estis majorejo de la Senjorujo Delemonto interne de la Paroĥaro Moutier-Grandval. Kiel tia ĝi estis eksklavo sub la protekto de la neŭtraleco de la Svisa Ĵurkomunumo kaj inter 1792 ĝis 1797 la okupadon francan, kio kreis la miton de la Sendependa Respubliko Montsevelier. De 1797 ĝis 1800 ĝi apartenis al la franca departemento Mont Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Montsevelier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1] Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis fondita el Montsevelier, Vermes kaj Vicques la nova komunumo Val Terbi. Origine volis partopreini ankaŭ komunumoj Corban, Courchapoix, Courroux kaj Mervelier, sed iliaj loĝantaroj dum la baloto de la 7-a de feburaro 2012 malakceptis la kuniĝon, kial la nova komunumo nun konsistas nur el tri de la sep komunumoj de la valo.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti