Monumento de Santiago

La Monumento de Santiago (formale Monumento al la Herooj de la Restaŭrado, hispane Monumento a los Héroes de la Restauración) estas monumento starigita en la urbo Santiago de los Caballeros en Domingo. Komence ĝi estis konstruita sub la diktaturo de Trujillo siahonore, sub la nomo Monumento al la Paco de Trujillo. Ĝi estis dizajnita de la arkitekto Henry Gazón Bona. Ĝi stariĝis en unu jaro por festi la 100jariĝon de la dominga sendependeco. Ĝi estis inaŭgurita la 30-an de septembro 1953.

Monumento de Santiago
monumento [+]
Koordinatoj19° 27′ 3″ N, 70° 41′ 42″ U (mapo)19.450696-70.695029Koordinatoj: 19° 27′ 3″ N, 70° 41′ 42″ U (mapo)

Map
Monumento de Santiago
Vikimedia Komunejo:  Monumento a los Héroes de la Restauración [+]
vdr
Monumento de Santiago

Post la forpaso de Rafael Trujillo, oni renomis ĝin al Monumento a los Héroes de la Restauración, kiu konservas tiun nomon ĝis la nuno. Ĝi situas sur montetopinto en la orienta flanko de la urbo. La monumento estas turo el 70 metroj alta, parte kovrita de marmoro. En ĝia interno estas murprentraĵoj de la hispana pentristo Vela Zanetti kaj ŝtuparo el 365 ŝtupoj kiuj atingas la pinton.

La interno de la Monumento estas muzeo pri la herooj de la dominga Restaŭrado kiu malfermiĝis al la publiko por remodelado. La santiaganoj kuniĝas ĉirkaŭ la turo, sur la montopinto, por ekrigardi la urbon kaj pasigi tempon ĉar el ĝi videblas la tuta urbo.

Ĉar ĝi estas unikaĵo en la urbo kaj pro la sekva populariĝo, la Monumento estas la ĉefa simbolo de la urbo Santiago de los Caballeros.