Monumento pri la venko kaj paco en Edenkoben
La Monumento pri la venko kaj paco en Edenkoben estis konstruita 1899 sur la monto Werderberg apud Edenkoben en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato por memori la venkon en la milito de 1870/71. Hodiaŭ la monumento plej ofte nomiĝas nur „pacmonumento“.
Monumento pri la venko kaj paco en Edenkoben | ||
---|---|---|
protektita monumento [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |
Situo | Edenkoben | |
- koordinatoj | 49° 17′ 14″ N, 8° 5′ 41″ O (mapo)49.28718.09461Koordinatoj: 49° 17′ 14″ N, 8° 5′ 41″ O (mapo) [+] | |
Monumento pri la venko kaj paco en Edenkoben | ||
Vikimedia Komunejo: Sieges- und Friedensdenkmal Edenkoben [+] | ||
Historio
redaktiOni elektis la montan Werderberg, ĉar de tie oni povas vidi la signalojn el Strasburgo pri la germana venko super la francoj. La rajdista figuro montras nudan junulon, kiu levas alten olearban branĉon kiel signo de paco. La monumento estis konstruita de August Drumm, skulptisto el Ulmet apud Kusel.[1][2]La monto sur kiu la monumento staras nomiĝis „pinmonto (Kiefernberg)“ pro la pinaro, kiu kreskas tie. Post la konstruo de la monumento la monto kaj la placo, sur kiu la monumento staras, ricevis novan nomon honore al la prusa generalo August von Werder, ekde tiam do „Werderberg“ kaj „Werderplatz“.
-
rajdanta figuro
-
plafona fresko
-
malantaŭa aspekto
-
2010 – koncerto de la grupo Demon's Eye
Konstrumaniero
redaktiLa monumento estas konstruita en malferma konstrumaniero. Ĝi estas ornamita per ornamaĵoj kaj freskoj. Oni bildigas la blazonojn de la iamaj germanaj ŝtatoj kaj ties unuigadon al germana regno. Super la kupola plafono troviĝas elrigarda platformo, kiu estas atingebla tra ekstera ŝtuparo.
Literaturo
redakti- Verkehrsverein Edenkoben (Hrsg.): 90 Jahre Sieges- und Friedensdenkmal Edenkoben 1899–1989. Einweihung der neuen Waldgaststätte. Verkehrsverein, Edenkoben 1989,
- Herbert Hartkopf, Stadt Edenkoben (eld.): Das Sieges- und Friedensdenkmal und die Denkmäler auf dem Werderberg. Edenkoben, 2008.